Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Ne, respondis la aŭkciisto, sed ne maleblas ke tio estas, kaj la ŝtato fordonas al la aĉetinto ĉiujn siajn rajtoj pri tiuj orkampoj.

- Ĉu almenaŭ estas vulkano ? demandis Oakhursto, la drinkejestro de la strato Montgomero.

- Ne, neniu vulkano, rebatis Dino Felporgo; alie tio estus pli multekosta !

Grandega ekrido sekvis tiun ĉi respondon.

"Insulo por vendi ! Insulo por vendi !" kriegis Gingraso, kies la pulmoj tute vane laciĝis.

"Nur unu dolaron, nur duon-dolaron, nur unu cendon supre la prezanonco, diris lastfoje la aŭkciisto, kaj mi aljuĝas ! Unufoje !… Dufoje…!"

Kompleta silento.

- Se ĉiu silentas, la adjudiko baldaŭ estos forprenita !… Unufoje !… Dufoje !…

- Unu miliono ducent mil dolarojn !

Tiuj kvar vortoj tondris meze de la ĉambrego, kiel la kvar pafoj de revolvero.

La tuta kunveno, momente muta, turnis sin al la aŭdaculo kiu kuraĝis ĵeti tiun ĉi nombron…

Estis Vilhelmo V. Kolderupo, de San-Francisko.


II
Kie Vilhelmo V Kolderupo, de San-Francisko, baraktis kontraŭ J-R Taskinaro, de Stoktono.

Iam estis eksterordinare riĉa viro kiu kalkulis dolarojn milion-ope kiel aliaj kalkulas mil-ope. Estis Vilhelmo V. Kolderupo.

Oni diris lin pli riĉa ol la duko de Vestminstero kies la enspezaro sumiĝas