Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

okcent mil pundojn, kaj kiu povas elspezi potage dek mil dolarojn, tio estas iom pli ol ses dolaroj pominute - pli riĉa ol la senatano Ĝons, de Nevado, kiu ricevas tridek-kvin milionojn por anuitato - pli riĉa ol Sro. Makej mem al kiu liaj du milionoj sepcent kvindek mil pundoj de ĉiujara rento certigas pohore mil kvincent sesdek dolarojn, aŭ pominute dudek ses dolarojn.

Mi parolas nek pri tiuj malgravaj milionuloj, la Rothschildoj, la Van-Der-Biltoj, la duoj de Notumberlando, la Stevardoj; nek pri direktoroj de la potenca Kalifornia banko kaj aliaj eminentuloj bone rentumataj de la malnova kaj de la nova