Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mondo, al kiuj Vilhelmo V. Kolderupo estis en pozicio povi almozdoni. Li, sen sin ĝeni, donintus milionon, kiel vi aŭ mi donus dudek cendojn.

Estis en la minekspluato de la unuaj orejoj de Kalifornio kiujn tiu estiminda spekulanto ĵetis la solidajn fundamentojn de sia nekalkulebla riĉaĵo. Li estis la ĉefa partnero de la svisa kapitano Sutero, sur la terenoj de kiu, en 1848, estis malkovrita la unua minvejno. Ekde tiu epoko, bonsorto kaj inteligenteco helpantaj, oni trovas lin interesita de ĉiuj grandaj ekspluatejoj de ambaŭ mondoj. Li tiam ĵetis sin sentime tra la