Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

komercaj kaj industriaj spekuladoj. Lia neelĉerpebla fonduso nutris centojn da fabrikoj, liaj ŝipoj eksportis la produktojn tra la tuta universo. Lia riĉeco tiel pliiĝis laŭ progreso ne nur aritmetika, sed geometria. Oni diris pri li, tion kion oni ĝenerale diras pri tiuj "miliarduloj", ke li ne konis sian havaĵon. Reale, li konis ĝin pli malpli je unu dolaro, sed li ne multe fanfaronis pri tio.

Ĝuste kiam ni prezentas lin al niaj legantoj kun la tuta respekto kiun meritas homo de "tiom da diskonateco" Vilhelmo V. Kolderupo posedis du mil kontorojn dislokitajn en ĉiuj punktoj de la terglobo; okdek mil salajrulojn en siaj diversaj oficejoj de Ameriko, de Eŭropo kaj de Aŭstralio; tricent mil korespondantojn; iun ŝiparon de kvincent ŝipoj kiuj senĉese trasulkis la marojn por lia profito, kaj li elspezis ne malpli ol unu milionon jare nur por stampoj de kvitancoj kaj sendadoj de leteroj. Fine estis la honoro kaj la gloro de la riĉega Frisko [1] – amika dorlotnomo kiun la usonanoj familiare donas al la ĉefurbo de Kalifornio.

Iu aŭkcia propono ĵetita de Vilhelm V. Kolderupo povis do nur esti iu propono el la plej seriozaj. Tiel, kiam la spektantoj de la "aŭkcio" ekrekonis tiun kiu ĵus kovris per cent mil dolaroj, la prezanoncon de la insulo Spencero, estiĝis neretenebla movo, ŝercoj tuj ĉesis, mokaĵoj estis anstataŭitaj de admiraj interjekcioj kaj huraoj ekeksplodis en la aŭkcia ĉambro.

Poste granda silento sekvis tiun ĉi brukriadon. La okuloj plilarĝiĝis, la oreloj stariĝis. Niaflanke, se ni estintus tie, nia spiro ĉesintus, por nenion perdi pri la sentoplena sceno kiu tuj okazos se iu alia aĉetanto aŭdacis ekbatali kontraŭ Vilhelmo V. Kolderupo.

Sed ĉu estis verŝajne ? Ĉu eĉ estis eble ?

Ne ! Kaj unue, sufiĉis rigardi Vilhelm V. Kolderupo por akiri tiun ĉi konvinkon, ke li neniam cedus ĉe afero kie lia financa valoro estus spitita.

Li estis granda viro, forta, dikkapa, larĝaj ŝultroj, membroj firme alkroĉitaj, fera ostaro solide fiksita. Lia rigardo, bona sed decida, ne volonte sin klinis. Lia griziĝanta hararo "tufiŝis " ĉirkaŭ lia kranio, abunda kiel en la infanaĝo. La rektaj linioj de lia nazo formis ortangulan triangulon geometrie desegnitan. Neniu lipharo. Barbo usonmaniere tondita, abunde densa ĉe la mentono,

  1. Iu kromnomo de San-Franscisko.