kies la du supraj pintoj kuniĝis al la lipanguloj, kaj kiu supreniris al la tempioj per grizaj vangharoj. Blankaj dentoj, simetrie ordigitaj ĉe la randoj de maldika kaj kuntirita buŝo. Iu el tiuj realaj kapoj de komodoro, kiuj restariĝas dum ŝtormo kaj alfrontas la fulmotondron. Neniu uragano kapablus kurbigi ĝin, tiom ĝi estis solida sur la potenca kolo kiu servis al li kiel pivoto. En tiu ĉi batalo de pliproponoj, ĉiu movo kiun ĝi farus desupre malsupren signifus cent mil dolarojn plie.
Ne estis por batali.
- Unu miliono ducent mil dolaroj, unu miliono ducent mil, diris la aŭkciisto, kun la propra akĉento de agento kiu fine vidas ke sia labortempo estos profitdona al li.
- Por unu miliono ducent mil dolaroj, ĉu estas aĉetanto ! ripetis la anoncisto Gingraso.
- Ho ! Oni povas sentime pliproponi ! murmuris la drinkejestro Oakhursto, Vilhelmo Kolderupo ne cedos !
- Li scias ke neniu sin riskos en tio, respondis la spicvendisto de la strato Komercisto !
Ripetitaj "ĉit !" invitis la du estimindajn komercistojn gardi kompletan silenton. Oni volis aŭdi. La koroj batadis. Ĉu kuraĝus laŭtiĝi iu voĉo kiu respondus al la voĉo de Vilhelmo V. Kolderupo ? Li, majesta por vidi, ne movis. Li staris tie, tiel kvieta kiel se la afero ne interesus lin. Sed, - tio kion liaj najbaroj povis observi - liaj du okuloj estis kiel du pistoloj, ŝargitaj per dolaroj, pretaj por pafi.
"Neniu diras vorton ?" demandis Dino Felporgo.
Neniu diris vorton.
- Unufoje ! Dufoje !…
- Unufoje ! Dufoje !… ripetis Gingraso, tre kutimigita al ĉi tiu malgranda dialogo kun la komisiito.
- Mi tuj adjudikos !
- Ni tuj adjudikos !
- Por unu miliono ducent mil dolaroj la insulo Spencero, tiel kiel ĝi daŭras kaj enhavas !
- Unu miliono ducent mil dolaroj !
- Tio estas bone vidita ?… Bone aŭdita ?
- Ne estas bedaŭro ?