Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Por unu miliono ducent mil dolaroj la insulo Spencero!…

La premataj brustoj spasme leviĝis kaj malleviĝis. Ĉu, dum la lasta sekundo, iu plipropono fine okazos ? La komisiito Felporgo, dekstra mano etendita super sia tablo, skuis la eburan martelon… Unu bato, nur unu bato, kaj la adjudiko estus definitiva !

La publiko ne estintus pli impresita antaŭ senjuĝa uzo de la leĝo de Lynch [1] !

La martelo malrapide malleviĝis, preskaŭ tuŝis la tablon, releviĝis, tremetis dummomente, kiel spado kiu eniĝas ĝuste kiam la skermisto tuj longiĝos; poste ĝi rapide ekfalis…

Sed antaŭ ol la seka bato estis plenumata, iu voĉo estis aŭdiganta tiujn ĉi ses vortojn : "Unu miliono tricent mil dolaroj !"

Estis iu unua ĝenerala "ha !" pro mirego, kaj iu dua ne malpli ĝenerala "ha !" pro kontentiĝo. Iu superproponanto prezentis sin. Do estus batalo.

Sed kiu estis tiu troriskemulo kiu maltimis lukti per dolaroj kontraŭ Vilhelmo V. Kolderupo, de San-Francisko ?

Estis J-R. Taskinaro, de Stoktono.

J-R. Taskinaro estis riĉa, sed li estis ankoraŭ pli dika. Li pesis kvarcent naŭdek pundojn. Se li estis nur "dua" dum la lasta konkurso de grasuloj de Ĉikago, estas ke oni ne lasis al li tempon por fini sian tagmanĝon, kaj li perdis dekon da funtoj.

Tiu koloso, al kiu bezonis specialaj seĝoj por ke li povu sidigi sian dikegan personon, loĝis en Stoktono, sur la Sankta- Joakimo. Tie estas unu el la plej gravaj urboj de Kalifornio, unu el la staplejoj por la sudaj minejoj, iu rivalo de Sakramento, kie koncentriĝas la produktaĵoj de la nordaj minejoj. Tie ankaŭ, la marŝipoj enŝipigas la plej grandan kvanton da Kalifornia tritiko.

Ne nur la ekspluatado de minejoj kaj la komercado de cerealoj havigis al J-R. Taskinaro la okazon gajni grandegan riĉaĵon, sed petrolo fluis tra lia kaso kiel alian Paktolon. Plie, li estis fama ludanto, feliĉa ludanto, kaj la "pokero", la ruleto de Okcidenta-Ameriko, ĉiam montriĝis prodigema rilate al li pri liaj plenigantaj numeroj. Sed tiom riĉa kiom li estis, estis malbona viro, apud la nomo de kiu oni ne

  1. Senprepara juĝisto dum la usona revolucio. La termino "linĉado" estintus kreita de lia nomo.