Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

plenkore metis la epiteton de "honorinda", tiom komune uzata en la lando. Finfine, kiel ni diras, li estis bona batalĉevalo, kaj eble ni metis sur lia dorso pli ol estis deca. Tio kio certas, estas ke en multaj okazoj, li sin ne ĝenis por uzi "Derringer-on", kiu estas la kalifornia revolvero.

Ĉiaokaze, J-R. Taskinaro tute speciale abomenis Vilhelmon V. Kolderupon. Li enviis lin pro lia riĉeco, pro lia situacio, pro lia honorindeco. Li malestimis lin kiel grasulo malestimas homon kiun li rajtas juĝi malgrasan. Ne estis la unua fojo ke la komercisto de Stoktono celis depreni de la komercisto de San-Francisko iun aferon, bonan aŭ malbonan, pro simpla spirito de rivaleco. Vilhelmo V. Kolderupo konis lin ĝisfunde, kaj montris al li en ĉiuj renkontoj, iun bone farita malrespekto por incitegi lin.

Iu lasta sukceso kiun J-R. Taskinaro ne pardonis al sia kontraŭulo, estis ke tiu lasta superis lin en la lastaj statbalotoj. Malgraŭ liaj penadoj, liaj minacoj, liaj kalumnioj, - sen kalkuli la milojn da dolaroj vane malŝparitaj de liaj balotaj makleristoj - estis Vilhelmo V. Kolderupo kiu sidis anstataŭ li ĉe la leĝdona Konsilio de Sakramento.

Nu, J-R. Taskinaro eksciis – kiel ? Mi ne povus diri tion al vi - ke la intenco de Vilhelmo Kolderupo estis iĝi aĉetanto de la insulo Spencero. Tiu insulo, sendube, estus al li tiom neutila kiom ĝi estus al sia rivalo. Ne gravis. Tie estis nova okazo por ekbatali, kontraŭi, eble venki. J-R. Taskinaro ne povis lasi ĝin eskapi.

Kaj jen kial J-R. Taskinaro venis al la "aŭkciejo", meze de tiu amaso de gapantoj kiuj ne kapablis antaŭflari siajn intencojn; kial, malpleje, li pretigis siajn agrimedojn; kial, antaŭ agi, li atendis ke sia kontraŭulo estis kovrinta la prezanoncon, tiom alta kiom ĝi estus.

Fine Vilhelm V. Kolderupo ĵetis tiun ĉi pliproponon : "Unu miliono ducent mil dolaroj !" Kaj J-R. Taskinaro, ĝuste kiam Vilhelm V. Kolderupo povis kredi lin definitive adjudikprenanto de la insulo, manifestiĝis per tiuj vortoj ĵetitaj per stentora voĉo : "Unu miliono tricent mil dolaroj !" Ĉiuj, ni vidis tion, sin turnis.