"La dika Taskinaro !"
Estis la nomo kiu buŝalbuŝe pasis. Jes ! la dika Taskinaro ! Li estis tre konata ! Lia korpulenteco liveris temon por pli ol unu artikolo en la ĵurnaloj de la Unio. Mi ne scias kiu matematikisto eĉ demonstris, pere de eminentegaj kalkuloj, ke lia maso estis sufiĉe grava por influi tiun de nia satelito, kaj perturbi kun taksebla proporcio, la elementojn de la lunorbito.
Sed la fizika konsisto de J-R. Taskinaro ne estis en tiu momento por interesi la spektantojn de la aŭkciejo. Tio kio baldaŭ estos multe pli emocia, estas ke li rekte kaj publike ekrivalis kontraŭ Vilhelmo V. Kolderupo. Estas ke iu heroa batalo, pere de dolaroj, minacis komenciĝi, kaj mi ne tro scias por kiu el tiuj du kirasŝrankoj la vetantoj montrintus la plej entuziasmo. Ambaŭ ege riĉaj, tiuj ĉi senpardonaj malamikoj ! Estus do nur afero de memestimo.
Post la unua ekscitiĝa movado, rapide subpremita, nova silento fariĝis en la tuta kunveno. Oni aŭdintus araneon ŝpini ĝian araneoreton.
Estis la voĉo de la aŭkciisto Dino Felporgo kiu rompis tiun ĉi pezan silenton.
"Por unu miliono tricent mil dolaroj la insulo Spencero !" li kriis leviĝante por pli bone sekvi la serion de proponoj.
Vilhelmo V. Kolderupo estis turninta direkte al J-R. Taskinaro. La ĉeestantoj ĵus flankenpuŝis sin por cedi lokon al la du kontraŭuloj. La viro de Stoktono kaj la viro de San-Francisko povis vidalvide vidi unu la alian, observi unu la alian laŭ sia plaĉo. La vero devigas nin diri ke ili ne mankis tion. Neniam la rigardo de unu konsentintus kliniĝi antaŭ la rigardo de la alia.
- Unu miliono kvarcent mil dolaroj !" diris Vilhelmo V. Kolderupo.
- Unu miliono kvincent mil !, rebatis J.-R- Taskinaro.
- Unu miliono sescent mil !
- Unu miliono sepcent mil !
Ĉu tio ne memorigas al vi la anekdoton de tiuj du industriuloj de Glasgovo baraktantaj por scii kiu starigus, unu pli alte ol la alia, la kamentubon en sia fabriko, riskante katastrofon ? Sed tie, temis pri kamentuboj el orbrikoj.
Tamen, post la pliproponoj de J-R. Taskinaro, Vilhelmo V. Kolderupo