metis kelkan tempon por pripensi antaŭ denove sin devontigi. Kontraŭe, li, Taskinaro, impetis kiel bombo kaj ŝajnis ne voli preni sekundon de pripenso.
"Unu mioliono sepcent mil dolaroj !, ripetis la aŭkciisto. Nu, sinjoroj, estas por nenio !… Ĝi estas donita !"
Kaj oni povintus kredi ke, forportita de la kutimoj de la metio, li tuj aldonus, tiu inda Felporgo : "La kadro pli valoras ol tio !"
"Unu mioliono sepcent mil dolaroj ! kriegis la anoncisto Gingraso.
- Unu mioliono okcent mil, respondis Vilhelmo V. Kolderupo.
- Unu mioliono naŭcent mil ! respondis J-R. Taskinaro.
- Du milionoj !, tuj rebatis Vilhelmo V. Kolderupo, sen atendi ĉifoje.
Lia vizaĝo estis iomete paliĝinta kiam tiuj lastaj vortoj eskapis el lia buŝo, sed lia tuta sinteno estis tiu de homo kiu ne volas rezigni lukton.
J-R. Taskinaro estis ardata li. Lia grandega vizaĝo similis tiujn diskojn de fervojo kies la faco, turnita al ruĝo, neprigas la halton de la trajno. Sed, tre verŝajne, lia rivalo ignorus la signalon kaj superhejtus la vaporon.
J-R. Taskinaro sentis tion. La sango alfluis al lia vizaĝo, apopleksie kongestita. Li tordetis per siaj dikaj fingroj, ŝarĝitaj per tre multekostaj briliantoj, la dikegan oran ĉenon kiu ligiĝis al sia poŝhorlogo. Li rigardis sian kontraŭulon, poste fermis por momento la okulojn, por remalfermi ilin pli venena ol neniam.
- Du milionoj kvincent mil dolaroj ! li fine diris, esperante forigi ĉiun pliproponon per tiu ĉi mirindega saltego.
- Du milionoj sepcent mil !, respondis Vilhelmo V. Kolderupo per tre kvieta voĉo.
- Du milionoj naŭcent mil !
- Tri milionoj.
Jes ! Vilhelmo V. Kolderupo, de San-Francisko, diris tri milionojn da dolaroj !
La aplaŭdoj estis krevontaj. Ili tamen sin detenis pro la