Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

voĉo de la aŭkciisto kiu ripetis la proponon, kaj kies la levita martelo minacis malleviĝi pro nevola movo de la muskolo. Oni dirintus ke Dino Felporgo, tiom indiferenta kiom li estis antaŭ la surprizoj de iu publika vendo, ne plu kapablis sin reteni.

Ĉiuj rigardoj direktiĝis al J-R. Taskinaro. La dikventrulo sentis la pezon de tio, sed ankoraŭ multe pli la pezon de ĉi tiuj tri milionoj da dolaroj kiu ŝajnis dispremi lin. Li volis paroli, sendube por pliproponi, li ne plu kapablis tion. Li volis svingi la kapon… li ne plie kapablis tion fari. Fine lia voĉo aŭdiĝis, mallaŭte, sed sufiĉe por devontigi lin.