Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/165

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dum ambaŭ tiel interbabiladis, Karefinotuo aŭskultis ilin per granda atento. Liaj okuloj brilis pro inteligenteco. Ni ekkonsciis ke li volintus kompreni tion kio estis dirata en sia ĉeesto. Li tiam parolis, li ankaŭ, tre vortabunde, sed estis nur sinsekvo de onomatopeoj tute sen signifo, de akratonaj interjekcioj kie regis la a kaj la u, kiel en la plejmulto de polineziaj lingvaĵoj.

Fine, kia ajn li estis, tiu nigrulo, tiel providence savita, estis nova kunulo; ni diru tion, li devis esti sindona servanto, vera sklavo, kiun la plej neatendita hazardo ĵus sendis al gastigantoj de Vilĉjo-Arbo. Li