Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/164

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mortigita de Godfredo, ŝultro de ŝafaĵo, akompanita de kamasio kaj ignamo, apenaŭ sufiĉis por trankviligi la malsaton kiu voris lin.

- Mi vidas ke tiu ĉifonulo havas bonan apetiton ! diris Godfredo.

- Jes, respondis Torteto, kaj ni bone farus atenti pri siaj instinktoj de kanibalo, ĉe tiu knabego !

- Nu, Torteto ! Ni scipovos rezignigi al li guston de la homa karno, se li iam havis tiun emon !

- Mi ne asertus tion, respondis la instruisto. Ŝajnas ke kiam oni gustumis ĝin !…