Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/163

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Kaj kial ?

- Pensu do ! se pro misŝanco, vi maltrafus tiun ĉi birdon, ni estus malfortigitaj en la menso de tiu nigrulo !

- Kaj kial mi maltrafus ĝin ? respondis TOrteto, ne sen iomete da inciteco. Dum la batalo, je pli ol cent paŝoj, per la unua fojo kiun mi uzis fusilon, ĉu mi ne plenbruste trafis unu el tiuj antropofagoj ?

- Vi evidente tuŝis lin, diris Godfredo, ĉar li falis, sed kredu min, TOrteto, por la komuna intereso, ne elprovu dufoje la bonsorton !

La instruisto, iom ĉagrenita, lasis sin persvadi, tamen; li remetis sian fusilon sur sian ŝultron - brave - kaj ambaŭ sekvitaj de Karefinotuo, revenis al Vilĉjo-Arbo.

Tie, estis vera miro por la nova gasto de la insulo Fina, tiu aranĝo tiel taŭge lokita en la malsupra parto de sekvojo. Ni unue devis indiki al li, uzante ilin antaŭ li, por kiu uzado servis ĉi tiuj iloj, ĉi tiuj instrumentoj, ĉi tiuj uzataĵoj. Necesis ke Karefinotuo apartenis aŭ vivis ĉe sovaĝuloj klasifikitaj en la lasta rango de la homa skalo, ĉar la fero mem ŝajnis esti nekonata de li. Li ne komprenis ke la kuirpoto ne ekbrulis kiam ni metis ĝin sur ardantajn karbojn; li volis depreni ĝin, por la granda malplaĉo de TOrteto taskita zorgi pri la diversaj fazoj de buljono. Antaŭ spegulo kiu estis prezentita al li, li ankaŭ spertis kompletan miregon : li turnis ĝin, li returnis ĝin por vidi ĉu sia propra persono ne troviĝis malantaŭen.

- Sed, li estas apenaŭ simio, tiu ĉi brunhaŭtulo ! ekkriis la instruisto, farante disdegnan paŭton.

- Ne, Torteto, respondis Godfredo, li estas pli ol simio ĉar li rigardas malantaŭ la spegulo – tio kio siaflanke pruvas rezonadon pri kiu neniu besto kapablas !

- Fine, mi bonvolas, ni konsentu ke li ne estas simio, diris TOrteto, skuante la kapon kun ne tre konvinkita mieno; sed ni ja vidos ĉu tia estulo povos servi por io !

- Mi certas, respondis Godfredo.

Ĉiuokaze, Karefinotuo ne montris sin malfacila antaŭ la manĝaĵojn kiuj estis prezentitaj al li. Li unue flaris ilin, heziteme gustumis ilin, kaj finfine, la tagmanĝo de kiu li prenis sian parton, agutia supo, la rokperdriko