Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/162

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tio informis nenion al Godfredo nek pri geografia nomo kiun devis porti la insulo, nek pri ĝia situo en la Pacifiko. Liaj memoroj neniel revokis al li tiun nomon : estis probable indiĝena nomo, eble nekonata de la kartografoj.

Tamen, Karefinotuo ne ĉesis rigardi la du blankulojn, ne sen iu konfuzo, irante de unu al alia, kvazaŭ li volis bone estigi en sia menso, la malsimilecojn kiuj distingigis ilin. Lia buŝo ridetis malkovrante belegajn blankajn dentojn kiujn TOrteto ne ekzamenis sen ia sinĝeno.

- Se tiuj dentoj, li diris, neniam mordis homan karnon, mi volas ke mia poŝviolono disrompiĝas en mia mano !

- Ĉiuokaze, TOrteto, respondis Godfredo, nia nova kamarado ne plu aspektas kiel senhelpulo kiun oni baldaŭ kuiros kaj manĝos ! Tio estas la ĉefaĵo !

Tio kio allogis pli aparte la atenton de Karefinotuo, estis la armiloj kiujn portis Godfredo kaj TOrteto - kiel la fusilo kiun ili tenis en siaj manoj tiel ankaŭ la revolveron surmetita ĉe ilia zono.

Godfredo facile ekrimarkis tiun senton de scivolo. Evidentis ke la sovaĝulo neniam vidis pulvopafilon. Ĉu li opiniis ke ĝi estis unu el tiuj feraj tuboj kiuj ekĵetis fulmon, okazigis sian propran liberiĝon ? Oni povis dubi tion.

Godfredo volis tiam doni al li, ne sen kialo, altan ideon pri la potenco de la blankuloj. Li pretigis sian fusilon, poste montrante al Karefinotuo rokperdrikon kiu flugetadis en la herbejo je kvindeko da paŝoj, li vigle alŝultrigis, kaj pafis : la birdo falis.

Pro la bruo de la pafado, la nigrulo faris nekredeblan salton kiun TOrteto ne povis reteni sin admiri laŭ la koregrafia vidpunkto. Superanta tiam sian ektimon, vidante la flugaĵon kiu, pro rompita flugilo, sin trenis en la herboj, li prenis sian elanon, kaj tiel rapida kiel ĉashundo, li kuris al la birdo, poste per energiaj kaprioloj, duonĝoja, duonmirigita, li alportis ĝin al sia mastro.

TOrteto tiam havis la ideon montri al Karefinotuo ke la Granda Spirito rekompencis, ankaŭ li, per la fulma potenco. Tial, vidante alcionon, kviete sidiĝinta sur malnovan trunkon, apud la rivereto, li pafcelis ĝin.

- Ne ! tuj eligis Godfredo. Ne pafu, TOrteto !