Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/161

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Post kelkaj senprofitaj provoj, tiu ĉi nigrulo kiu cetere havis tre inteligentan kaj eĉ tre honestan vizaĝon, respondis al la demando kiu estis farita al li per tiu ĉi sola vorto :

- Karefinotuo.

- Karefinotuo ! ekkriis TOrteto. Ĉu vi vidas tiun nomon ?… Mi ja proponas nomi lin "Merkredo" ĉar hodiaŭ estas merkredo tiel kiel tio ĉiam okazas en la insuloj al Robinsonoj ! Ĉu estas permesebla nomiĝi Karefinotuo ?

- Se tio estas lia nomo al tiu viro, respondis Godfredo, kial li ne konservus ĝin ?

Kaj en tiu momento, li sentis manon premi sur sia brusto, dum la tuta fizionomio de la nigrulo ŝajnis demandi al li kiel li mem nomiĝis.

"Godfredo" li respondis.

La nigrulo provis ripeti tiun nomon; sed kvankam Godfredo plurfoje ripetis ĝin al li, li ne sukcesis klare prononci ĝin. Tiam li direktis sin al la instruisto kiel por scii la lian.

- TOrteto, afable respondis tiu ĉi.

- TOrteto, ripetis Karefinotuo.

Kaj necesis ke tiu arigado de silaboj estis dece adaptita por la aranĝo de la voĉkordoj de lia gorĝo, ĉar li elparolis ĝin tre klare.

La instruisto ŝajnis ekstreme flatita. Vere, tio meritis tiun impreson !

Tiam Godfredo, volante profiti de la inteligenteco de tiu nigrulo, klopodis komprenigi al li ke li deziris scii kiu estis la nomo de la insulo. Li do montris al li per la mano la tuton da arbaroj, herbejoj, montetoj, poste la marbordon kiu ĉirkaŭas ilin, poste la maran horizonton kaj li pridemandis lin per la rigardo.

Karefinotuo, ne tuj komprenante tion kio temis, imitis la gestadon de Godfredo, li turniĝis trarigardante la tutan spacon.

- Arneka, li fine diris.

- Arneka ? rediris Godfredo piedbatante la grundon por pli bone emfazi sian demandon.

- Arneka, ripetis la nigrulo.