Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/160

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dum tiu tempo, la kaptito kuniĝis al sia savanto. Momenton, li haltis, kun la timo kiun pensigis al li tiuj superaj estuloj; sed preskaŭ tuj, li rekomencis sian kuron. Tuj kiam li alvenis antaŭ la du blankuloj, li kliniĝis ĝis la grundo; poste, prenante la piedon de Godfredo, li metis ĝin sur sian kapon kiel signon de submetiĝo.

Estis por kredi ke tiu indiĝeno de Polinezio, ankaŭ li, legis Robinsonon Kruson !


XVIII
Kiu traktas pri la morala kaj fizika edukado de simpla indiĝeno de la Pacifiko.

Godfredo tuj relevis la kompatindulo kiu restis terĵetiĝinta antaŭ li. Li fronte rigardis lin.

Estis maksimume tridekkvinjaraĝa viro, nur vestita de ŝirpeco de ŝtofo kiu zonis al li la lumbojn. Per liaj trajtoj, kiel per la formo de lia kapo, oni povus rekoni en li la tipon de la afrika nigrulo. Konfuzi lin kun la mizeraj degenerintoj de la polineziaj insuloj, kiuj, pro la kaviĝo de la kranio, la longo de la brakoj, similas tiel strange al simio, tio ne estintus ebla.

Nun, kiel okazis ke negro el Sudano aŭ Abisenio falis en la manojn de indiĝenoj de iu insularo de Pacifiko, ni povus scii tion nur se tiu ĉi nigrulo parolus anglan, aŭ unu el du aŭ tri Eŭropaj lingvoj kiujn Godfredo povis aŭdi. Sed baldaŭ estis akceptita ke tiu malfeliĉulo uzis nur tute nekompreneblan idiomon - verŝajne la lingvaĵo de tiuj indiĝenoj, ĉe kiuj sendube li alvenis tre juna.

Efektive, Godfredo tuj alparolis lin per la angla : li ricevis neniun respondon. Li tiam komprenigis al li per signoj, ne senpene, ke li volis scii lian nomon.