Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/159

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

alpaŝis al la kaptito, iris malligi lin kaj trudis lin piediri direkte al fajro.

Li estis ankoraŭ juna viro kiu, sentante sian lastan horon batita, volis rezisti. Decidinta, se li povis tion, kare vendi sian vivon, li komence ekpuŝadis la indiĝenoj kiuj tenis lin; sed li estis baldaŭ renversita, kaj la ĉefo kaptante ian hakilon el ŝtono, sin ĵetis por frakasi al li la kapon.

Godfredo eligis krion kiu estis sekvata de iu eksplodbruo. Iu kuglo siblis tra la aero, kaj necesis ke ĝi mortige vundis la ĉefon ĉar tiu ĉi falis teren.

Je la bruo de la pafado, sovaĝuloj, surprizitaj, kvazaŭ ili neniam aŭdis pafbruon, ekhaltis. Je la vido de Godfredo, tiuj kiuj tenis la kaptito momente liberlasis lin.

Tuj, tiu kompatinda ulo restariĝis, ekkuris al la loko kie li videtis tiun neatenditan liberiganton.

Ĝuste tiam tondris dua detonacio.

Estis TOrteto kiu, sen celi - li tiel bone fermis la okulojn, la bonega ulo ! - ĵus pafis, kaj la tenilon de lia fusilo albatis al lia dekstra vango la plej belan vangofrapon kiun neniam ricevis iu instruisto de dancado kaj sinteno.

Sed - kiel estas hazardo ! - dua sovaĝulo falis apud la ĉefo.

Tiam estis diskuro. Eble la postvivantoj pensis ke ili estis konfrontitaj de grandnombra trupo de indiĝenoj antaŭ kiu ili ne povus elteni ? Eble ili tutsimple teruriĝis pro la vido de tiuj du blankuloj kiuj ŝajnis disponi poŝfulmon ! Kaj jen ili, levprenantaj la du pafvunditojn, kunportantaj ilin, sin ĵetantaj en sian prahon pagajantaj per ĉiuj siaj fortoj por eliri el la malgranda kreko, disvolvantaj sian velon, kaptantaj la venton de la marmezo, veturantaj al la promontoro Flag-Punkto kiun ili ne malfruis preterpasi.

Godfredo ne pensis postkuri ilin. Por kio pli mortigi ? Li savis ilian viktimon, li fuĝigis ilin, tio estis la ĉefaĵo. Ĉio tio okazis en tiaj kondiĉoj ke certe tiuj kanibaloj neniam kuraĝus reveni al la insulo Fina. Ĉio do estis kiel eble plej bona. Restis nur ĝui venkon el kiu TOrteto ne hezitis atribui al si la grandan parton.