Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/158

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

je polinezia modo. Iu dekunua, kiu ŝajnis esti la ĉefo, promenis sur la strando, kaj ofte direktis la okulojn al la interno de la insulo, kvazaŭ li timis iun atakon.

Godfredo rekonis sur la ŝultroj de tiu ĉi indiĝeno, la ruĝan ŝtofo de sia flago, fariĝita tualeta ornamaĵo.

Koncerne la dekduan sovaĝulon, li kuŝis sur la grundo, preme ligita al iu fosto.

Godfredo tro bone komprenis por kia sorto tiu kompatindulo estis destinita. Tiu ĉi rostostango, estis por trapiki lin ! Tiu fajro, estis por rosti lin !… TOrteto do ne eraris la antaŭtagon, kiam, pro antaŭsento, li taksis tiujn homojn kiel kanibalojn !

Decas ankaŭ aprobi ke li ne pli eraris, dirante ke la aventuroj de Robinsonoj, realaj aŭ fikciaj, estis ĉiuj trakopiitaj unujn el la aliaj ! Certe ja, Godfredo kaj li tiam troviĝis en la sama situacio kiel la heroo de Danielo Defoe kiam la sovaĝuloj surteriĝis sur sian insulon. ambaŭ baldaŭ ĉeestos sendube en la sama sceno de kanibalismo.

Nu, Godfredo estis decidita ne konduti kiel tiu heroo ! Ne ! Li ne permesus murdaĉi la kaptiton kiun atendis tiuj stomakoj de hommanĝuloj ! Li estis bone armita. Liaj du fusiloj - kvar pafadoj – liaj du revolveroj - dek du pafadoj - povis facile supervenki dek unu kanajloj kiujn la eksplodbruo de pafarmilo eble sufiĉus forkurigi. Ĉi tiu decido fiksita, li atendis kun perfekta sinregado, la momenton por interagi per ekfulmo.

Li ne devis longe atendi.

Fakte, apenaŭ dudek minutoj fluis kiam la ĉefo alproksimiĝis al la fajrejo, poste, per gesto, li montris la kaptiton al la indiĝenoj kiuj atendis liajn ordonojn.

Godfredo stariĝis. TOrteto, sen scii kial, ne kredinde, faris same. Li eĉ ne komprenis kion intencis lia kunulo, kiu nenion diris pri siaj projektoj.

Godfredo ja kredis ke la sovaĝuloj, ekvidante lin, farus ajnan movadon, ĉu por forkuri al ilia boato, ĉu por sturmi al li…

Tio tute ne okazis. Eĉ ne ŝajnis ke li estis vidata; sed je tiu momento, la ĉefo faris pli signifan geston… Tri el liaj kunuloj