Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/157

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

dika ŝtono kaj, levita de la fluso, ĝi balanciĝis sur la malaltaj ondoj de la surfo.

Godfredo povis distingi ĉion kio okazis sur la strando, sen uzi sian lornon. Li ne estis je pli ol ducent paŝoj de la fajro kies kraketadojn li eĉ aŭdis. Li tuj komprenis ke li devis tute ne timi surpriziĝi demalantaŭe, ke ĉiuj nigruloj kiujn li nombris en la praho, kuniĝis en tiu ĉi loko.

Dek el dek du, fakte, okupiĝis, iuj por prizorgi la fajron, la aliaj por enbati palisojn en grundo, kun la evidenta intenco starigi iun rostostangon