Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/156

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

De tie lia rigardo povis facile observi la tutan parton de la marbordo, tra kiu enverŝiĝis la eta rivero.

Iu krio preskaŭ eskapis lin !… Lia mano platiĝis sur la ŝultro de la instruisto, por malpermesi al li ĉiun movon !… Ne utilas iri pli !… Godfredo fine vidis tion kion li venis vidi !

Iu granda lignofajro flamigita sur la strando meze de la malaltaj rokoj, skuis al ĉielo sian fumnubon. Ĉirkaŭ tiu fajro, vigligante ĝin per novaj brakplenoj da ligno el kiu ili faris amason, la indiĝenoj kiuj surteriĝis la antaŭtagon, iris kaj venis. Ilia kanoto estis ŝnurligita al