Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/167

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ekstrema pinto de Revo-Golfeto, kiam ili mallofflanke ekvidis sennombrajn kvanton da movantaj insuletoj kiujn la fluso milde pelis al la marbordo. Estis kiel speco de flosanta insularo supre kiuj promenis aŭ flugetis kelkaj el tiuj marbirdoj kun vasta enverguro kiujn oni kelkafoje nomas sub la nomo de maraj akcipitroj.

Kio do estis ĉi tiuj masoj kiuj marveturis kunkune, leviĝante aŭ malleviĝante laŭ la movado de la ondoj ?

Godfredo ne sciis kion pensi kiam Karefinotuo ventraltere ĵetis sin; poste, ŝrumpigante sian kapon en siajn ŝultrojn, faldante sub li siajn brakojn kaj siajn krurojn, li komencis imiti la movadojn de iu besto kiu rampas malrapide sur la grundo.

Godfredo rigardis lin sen ion kompreni pri ĉi tiu stranga gimnastiko. Poste, subite :

"Testudojn !" li ekkriis.

Karefinotuo tute ne eraris. Estis tie, sur spaco de unu kvadrata mejlo, miriadoj da testudoj kiuj naĝis samnivele kun la akvo. Cent klaftojn antaŭ atingi la marbordon, la plimulto malaperis plonĝinte, kaj la akcipitroj, al kiuj la apogloko ekmankis, leviĝis en la aero desegnante larĝajn spiralojn. Sed tre feliĉe, cento da tiuj ĉi amfibioj ne malfruis grundi ĉe tajdobordo.

Godfredo kaj la nigrulo estis rapide kurantaj sur la strando renkonte al tiu mara ĉasbesto kies ĉiu ano estis almenaŭ tri al kvar futojn diametre. Nu la sola rimedo malebligi tiujn testudojn reiri al la maro, estis renversi ilin surdorsen; estis do pri tiu peniga tasko kiun Godfredo kaj Karefinotuo okupiĝis, ne sen granda laciĝo.

La sekvaj tagoj estis dediĉitaj por rikolti tiun ĉi tutan kaptaĵon. La testuda karno, kiu estas bonega, freŝa aŭ konservita, povis esti konservata laŭ tiuj ĉi du formoj. Antaŭvide al vintro, Godfredo saligis la plej grandan parton por povi esti uzata en la ĉiutagaj bezonoj. Sed dum kelka momento, estis sur la tablo kelkaj buljonoj de testudo kiujn TOrteto ne estis la sola delektiĝi.

Krom ĉi tiu incidento, la monotoneco de ekzistado neniel plu estis malkvietigita. Ĉiutage la samaj horoj estis dediĉitaj al la samaj laboroj. Ĉu tiu vivo ne estus ankoraŭ pli malgaja kiam la vintra sezono devigus Godfredo kaj liaj kunuloj izoliĝi en Vilĉjo-Arbo ? Godfredo ne pensis pri tio sen iu malsereneco. Sed kion fari ?