rekomencis siajn esploradojn kaj siajn ĉasadojn, sed sen daŭrigi ilin tiom for internen de la insulo. Dume, kiam la nigrulo akompanis lin, TOrteto, bone enferminta en Vilĉjo-Arbo, ne riskus sin eksteren, eĉ se temus iri doni danclecionon ! Alifoje ankaŭ, Godfredo foriris sole, kaj tiam la instruisto havis kunulon, al la instruado de kiu li obstine dediĉis sin.
Jes ! TOrteto unue pensis lernigi al Karefinotuo la plej uzatajn vortojn de la angla; sed li devis rezigni tion, tiom la nigrulo ŝajnis havi la fonetikan aparaton malĝuste adaptita por tia elparolado.
"Do, diris TOrteto al si, ĉar mi ne kapablas esti lia instruisto, mi estos lia lernanto !"
Kaj estis li kiu enkapigis al si lerni la idiomon kiun parolis Karefinotuo.
Godfredo vane diris al li ke tio ne multe utilos por ili. TOrteto ne volis cedi. Li do penadis por komprenigi al Karefinotuo citi al li per lia lingvo la objektojn kiujn li indikis al li per la mano.
Vere, oni devas kredi ke la lernanto TOrteto havis grandajn naturdonojn, ĉar, post dek kvin tagoj, li bone sciis dekkvin vortojn ! Li sciis ke Karefinotuo diris "birsi" por indiki la fajron, "aradu" por indiki la ĉielon, "mervira" por indiki la maron, "dura" por indiki arbon, ktp… Li pri tio estis tiom fiera kiom se li akiris la unuan premion de polinezia en granda konkurso.
Estis ĝuste kiam, en iu dankema penso, li volis rekoni tion kion sia instruisto faris por li – ne plu provante prononcigi al li kelkajn vortojn el angla, sed encerbigante al li la ĝentilan sintenon kaj la verajn principojn de la Eŭropa koregrafio.
Post tio, Godfredo ne sukcesis reteni sin plenkore ridi ! Finfine tio pasigis la tempon, kaj dimanĉe, kiam nenio plu estis por fari, li plezure spektis la kurson de la fama instruisto TOrteto, de San-Francisko.
Vere, necesis vidi tion ! La kompatinda Karefinotuo sange ŝvitis por submeti sin al la bazaj ekzercoj de la danco ! Li estis obeema, tamen plena de bonvolo; sed kiel ĉiuj liaj similuloj, ĉu li ne havis la ŝultrojn retiriĝintaj, la ventron elstara, la genuojn internaj,