Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/170

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kompatinda Torteto ! Ekde tiu tago komencis por li ekzistado de maltrankviloj, de emocioj, de suferegoj, de senkaŭzaj teruroj, kiuj donis al li plejaltgrade la nostalgion de la hejmlando.

"Ne, li ripetadis, ne ! Se estas bestoj… sufiĉas por mi, kaj mi petas foriri !"

Necesis povi tion.

Godfredo kaj liaj kunuloj devis do ekde nun gardi sin pli zorge. Atako povis okazi ne nur flanke de la marbordo kaj de la herbejo, sed ankaŭ ĝis la grupo de sekvojoj. Jen kial seriozaj disponoj estis prenitaj por sekurigi la loĝejon kontraŭ subita atako. La pordo estis firme plifortigita por povi kontraŭstari la ungegon de iu sovaĝbesto. Koncerne la dombestoj, Godfredo ja ŝatintus konstrui al ili stalon kie ni povintus enfermi ilin, almenaŭ nokte, sed ne estis facila afero. Ni do kontentiĝi gardi ilin, laŭeble, ĉe la najbaraĵo de Vilĉjo-Arbo en ia gregejo de branĉaĵoj el kie ili ne kapablis eliri. Sed tiu gregejo estis nek sufiĉe nedifektebla, nek sufiĉe alta por malebligi urson aŭ hienon faligi ĝin aŭ transiri ĝin.

Tamen, ĉar Karefinotuo, malgraŭ la insistadoj kiujn ni faris al li, daŭrigis dumnokte vigli eksteren, Godfredo ankoraŭ esperis kapabli antaŭeviti rektan atakon.

Certe Karefinotuo sin endanĝerigis tiel estigante sin gardisto de Vilĉjo-Arbo, sed li certe komprenis ke li helpis al siaj liberigantoj, kaj li persistis, kion ajn Godfredo povis diri al li, vigli kiel kutime por la kuna savo.

Unu semajno pasis sen tio ke iu ajn el ĉi tiuj danĝeraj vizitantoj aperis en la ĉirkaŭaĵo. Cetere Godfredo ne plu foriĝis de la loĝejo, krom se bezonis. Dum la ŝafoj, la kaprinoj kaj aliaj paŝtiĝis en la najbaraj herbejoj, ni ne perdis ilin el la okuloj. Plejofte, Karefinotuo rolis kiel paŝtisto. Li tute ne prenis fusilon ĉar ne ŝajnis ke li komprenis la manipuladon de pafiloj, sed unu el la ĉastranĉiloj estis ŝovita ĉe lia zono, hakilo pendis ĉe lia dekstra mano. Tiel arminta, la fortika nigrulo ne hezitus sin ĵeti antaŭ tigron aŭ ĉiun alian beston el la plej malbona speco.

Tamen, ĉar nek la urso, nek iu ajn el siaj samspeculoj reaperis ekde la lasta renkonto, Godfredo komencis sereniĝi. Li iom post iom