Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/169

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

besto povus doni la plej fatalajn rezultojn. Ni scias ke, en la arbaroj de Kalifornio, la atako de grisaj ursoj elmetas, eĉ la profesiajn ĉasistojn, al la plej teruraj danĝeroj.

Tial, la nigrulo kaptis Godfredon ĉe la brako por rapide fortreni lin al Vilĉjo-Arbo. Godfredo, komprenante ke li ne povus esti tro singarda, ne kontraŭstaris.


XIX
En kiu la situacio jam grave kompromitita pli kaj pli komplikiĝas.

La ĉeesto de iu danĝera sovaĝbesto en la insulo Fina, tio estis, oni devas konsenti tion, io por plejaltgrade maltrankviligi tiujn kiujn la malbonsorto ĵetis tien.

Godfredo - eble li malpravis - ne kredis devi kaŝi al TOrteto tion kio ĵus okazis.

"Urso ! ekkriis la instruisto rigardante ĉirkaŭ si per terurita okulo, kvazaŭ la ĉirkaŭaĵo de Vilĉjo-Arbo estintus atakita de bando de tiuj sovaĝbestoj. Kial urso ? Ĝis nun, ne estis urso en nia insulo ! Se ekzistas unu, povas troviĝi pluraj, kaj eĉ multe da aliaj kruelaj bestoj : jaguaroj, panteroj, tigroj, hienoj, leonoj !"

TOrteto jam vidis la insulon Finan fordonita al iu tuta bestejo dum manko da kaĝo.

Godfredo respondis al li ke necesis nenion troigi. Li vidis urson, estis evidente. Kial unu el tiuj sovaĝbestoj neniam ĝis nun, montriĝis kiam li travagis la arbarojn de la insulo, tion li ne povis klarigi al si, kaj estis vere neklarigebla. Sed ĝis konkludi ke kruelaj bestoj de ĉiu speco, nun svarmis en la arbaroj kaj herbejoj, estis ekscese. Tamen taŭgus esti singardema kaj eliri nur bone armata.