Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/174

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Sed, neniam, TOrteto, neniam li havos la okazon aperi en iun salonon !

- Hej ! Kion vi scias, Godfredo ? rebatis la instruisto restarante sin sur siaj piedpintoj. Ĉu la estonteco ne estas al novaj generacioj ?

Estis la konkluda esprimo de ĉiuj diskutoj de TOrteto. Kaj tiam, la instruisto prenante sian poŝviolonon, sia arĉo eltiris el ĝi etajn stridajn ariojn kiuj ĝojigis Karefinotuon. Ne plu bezonis eksciti lin ! – Sen zorgi pri la koregrafiaj reguloj, kiaj saltoj, kiaj tordiĝoj, kiaj kaprioloj !

Kaj TOrteto, vidante revema tiun infanon de Polinezio tiel barakti, demandis al si ĉu tiuj ĉi paŝetoj, eble iom tro tipaj, estis tute ne naturaj por la homa estulo, kvankam ili estis ekster ĉiuj principoj de la arto !

Sed ni lasos la instruisto de dancado kaj sintenado en liaj filozofiaj meditadoj, por reveni al demandoj samtempe pli praktikaj kaj pli oportunaj.

Dum siaj lastaj ekskursoj en la arbaro aŭ ebenaĵo, ĉu li estis sola, ĉu li estis akompanata de Karefinotuo, Godfredo ekvidis neniun alian sovaĝbeston. Li eĉ ne trovis spuron de tiuj bestoj. La rivereto al kiu ili venus sensoifiĝi, surhavis neniun piedsignon sur siaj randoj. Neniu blekado dumnokte, ankaŭ ne, nek suspektindaj muĝadoj. Plie, la dombestoj pludonis neniun timosignon.

"Tio estas stranga, kelkfoje diris al si Godfredo, kaj tamen mi ne eraris ! Karefinotuo, ne pli ! Estas ja urso kiun li montris al mi ! Estas ja al urso kiun mi pafis ! Supozante ke mi mortigis ĝin, ĉu tiu urso estis do la lasta ekzemplero de la familio de planduloj kiu estis sur la insulo ?"

Tio estis tute neklarigebla ! Cetere, se Godfredo mortigus tiun urson, li devintus retrovi ĝian korpon ĉe la loko kie li ĝin mortfrapis. Nu, estas vane ke li serĉis ĝin tien ! Ĉu li devis do kredi ke la besto mortige vundita iris morti foren en iu kaverno ? Tio eblis, finfine; sed tiukaze, en tiu loko, piede de tiu arbo, estintus spuroj de sango, kaj ne estis.

"Ĉiaokaze, pensis Godfredo, ne gravas, kaj ĉiam ni estu singardemaj !"