Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/175

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kun la unuaj tagoj de novembro, ni povas diri ke la malbona sezono komenciĝis sub tiu nekonata latitudo. Jam malvarmaj pluvoj falis dum kelkaj horoj. Poste, tre verŝajne, sekvus tiuj senfinaj pluvegoj kiuj ne ĉesas dum kompletaj semajnoj kaj karakterizas la pluvan periodon de la vintro ĉe la nivelo de tiu ĉi paralelo.

Godfredo devis tiam okupiĝi pri la instalado de fajrejo interne mem de Vilĉjo-Arbo - necesega fajrejo kiu servus tiom bone por hejti la loĝejon dum la vintro kiom por kuiri la manĝaĵojn ŝirmata kontraŭ la ekpluvegoj kaj la ventoblovoj.

La fajrejo, ni povis ĉiaokaze starigi ĝin en angulo de la ĉambro, inter dikaj ŝtonoj, la unuj plate metitaj kaj la aliaj surrandume. La problemo estis povi gvidi la fumon eksteren, ĉar lasi ĝin eskapi laŭ la longa tubo kiu enprofundiĝis ene de la sekvojo ĝis la supro de la trunko, tio ne estis realigebla.

Godfredo tiam ekhavis la ideon uzi kelkajn el tiuj longaj kaj dikaj bambuoj kiu kreskis en kelkaj lokoj de la randoj de la rivereto, por fari tubon.

Necesas diri ke li estis tre bone helpita en ĉi tiu okazo de Karefinotuo. La nigrulo komprenis, ne sen kelkaj penoj, tion kion volis Godfredo. Estis li kiu akompanis lin kiam li iris al du mejloj de Vilĉjo-Arbo, elekti bambuojn inter la plej dikaj; estis ankaŭ li kiu helpis lin munti lian fajrejon. La ŝtonoj estis aranĝitaj sur la grundo, en la fundo, antaŭ la pordo; la bambuoj, malplenigitaj de sia medolo, traboritaj ĉe siaj tuberoj, formis alĝustiĝante unu en la alian, iun tubon de sufiĉa longo kiu finvenis al iu aperturo truita en la ŝelo de la sekvojo. Tio do povis sufiĉi kondiĉe ke ni bone priatentas ke la fajro ne ekbruligas la bambuon. Godfredo ricevis baldaŭ la kontentiĝon vidi bonan fajron flami sen ke la interno de Vilĉjo-Arbo stinkas pro fumo.

Li pravis efektivigi ĉi tiun instaladon, pli prave ankoraŭ hasti fari tion.

Fakte, de la 3a ĝis la 10a de novembro, la pluvo ne ĉesis torente faladi. Estintus neeble daŭrigi subĉiele la fajron flamantan. Dum tiuj malĝojaj tagoj, necesis resti en la loĝejo. Ni devis eliri nur por la urĝaj bezonoj de la brutaro kaj de la kokejo.

Okazis en tiuj kondiĉoj ke la provizejo de kamasioj ekmankis.