Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/177

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Paŝante unu apud la alia, kontentigante sin rigardi ĉar ili ne povis babili, ili atingis kurbiĝon de la malgranda rivereto, super kiu kliniĝis altaj arboj, aranĝitaj de rando al alia kiel naturan lulilon, kiam subite Godfredo haltis.

Tiufoje estis li kiu montris al Karefinotuo senmovan beston, fiksa piede de arbo, kaj kies la du okuloj tiam elĵetis apartan brilon.

"Tigron !" li ekkriis.

Li ne eraris. Estis ĝuste tigro kun granda staturo, ĝibiganta sur siaj malantaŭaj kruroj, skrapanta per siaj ungegoj la trunkon de la arbo, mallonge, preta por ataki.

Fulmtuje, Godfredo lasis fali sian sakon da radikoj. La ŝargita fusilo pasis en sian dekstran manon, li pafpretigis ĝin, surŝultrigis, celis, pafis.

"Hura ! Hura !" li ekkriis.

Ĉifoje, nenio estis por dubi : la tigro, frapita de la kuglo, faris malantaŭen saltegon. Sed eble ĝi ne estis mortige vundita, eble ĝi revenos antaŭen, ankoraŭ pli furiozigita pro sia vundo !…

Godfredo havis sian pafilon celdirektatan, kaj minacis ankoraŭ la beston per sia dua pafo.

Sed antaŭ ol Godfredo kapablis reteni lin, Karefinotuo rapidegis al la loko kie malaperis la tigro, sian ĉastranĉilon enmane.

Godfredo kriis al li halti, reveni !… Estis vane. La nigrulo, decidinta, eĉ riske de sia vivo, finmortigi la beston kiu eble estis nur vundita, ne aŭdis lin aŭ ne volis aŭdi lin. Godfredo ĵetis do sin sur liaj paŝoj…

Kiam li alvenis sur la riverrandon, li vidis Karefinotuon baraktanta kontraŭ la tigro tenante ĝin ĉe la gorĝo, turniĝadanta en timiga lukto, kaj fine trafanta ĝin en la koro per vigla mano.

La tigro tiam ruliĝis ĝis en la rivereto kies la akvoj, ŝvelintaj de la antaŭaj pluvoj, forprenis ĝin per la rapideco de torento. La besta kadavro kiu flosis nur momente je ĝia surfaco, estis rapide kuntirita al la maro.

Urso ! Tigro ! Ne plu eblis dubi ke la insulo enhavis danĝerajn sovaĝbestojn !