Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/178

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tamen Godfredo, post esti rekuniĝinta Karefinotuon, certiĝis ke la nigrulo ricevis dum lukto nur kelkajn skrapvundojn sen graveco. Poste, tre timplena pro la eventualaĵoj kiujn la estonteco rezervis al ili, li revojiris al Vilĉjo-Arbo.


XX
En kiu Torteto senlace ripetadas, re kaj re, ke li ŝatus foriri.

Kiam TOrteto eksciis ke ekzistis en la insulo ne nur ursoj sed tigroj, siaj veadoj rekomencis pli laŭtaj. Nun li ne plu kuraĝis eliri ! Tiuj sovaĝbestoj sukcesus trovi la vojon al Vilĉjo-Arbo ! Ni nenie plu estus sekura ! Tial, tio kion la instruisto, pro sia timego, petis por protekti sin, estis fortikaĵoj, almenaŭ, ja ! Muregoj el ŝtonoj, kun eskarpoj kaj kontraŭeskarpoj, kurtinoj kaj bastionoj, fine, remparoj, kiuj igus sekuran ŝirmejon de la sekvoj-aro. Alie, li volis, aŭ almenaŭ, li ŝatus foriri.

"Ankaŭ mi", simple respondis Godfredo.

Fakte, la kondiĉoj en kiuj la loĝantoj de la insulo Fina vivis ĝis tiam, ne plu estis la samaj. Lukti kontraŭ nehavado, lukti por la vivbezonoj, ili sukcesis, dank’al favoraj cirkonstancoj. Kontraŭ la malbona sezono, kontraŭ la vintro kaj ĝiaj minacoj, ili ankaŭ kapablus sin gardi; sed devi defendi sin kontraŭ kruelegaj bestoj, kies la atako ĉiumomente eblis, estis alia afero, kaj reale, la rimedoj mankis al ili.

La situacio tiel malsimpla fariĝas do tre grava, ĝis kiam ĝi fariĝos neeltenebla.

"Sed, senĉese ripetadis Godfredo al si, kiel okazis ke dum kvar monatoj, ni ne vidis ununuran sovaĝbeston en la insulo, kaj kial, ekde dekkvin tagoj, ni devis batali kontraŭ urso kaj tigro ?… Kion tio signifas ?"