Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/179

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La fakto povis esti neklarigebla, sed ĝi ja estis tre reala, ni devis akcepti tion.

Godfredo, kies la sinregado kaj la kuraĝo kreskis fronte al la sortobatoj, tamen ne lasis sin senkuraĝiĝi. Ĉar danĝeraj bestoj nun minacis la etan kolonion, gravis atenti kontraŭ iliaj atakoj, tio sen prokrasti.

Sed kiuj disponoj fari ?

Unue estis decidita ke la ekskursoj en la arbaroj aŭ al la marbordo estus pli maloftaj, ke ni forirus ekstere nur bone armitaj, kaj nur kiam tio nepre necesus pro la bezonoj de la materia vivo.

"Ni estis sufiĉe feliĉaj en tiuj du renkontoj, ofte diris Godfredo, sed alian fojon, eble ni ne savos nin tiel facile ! Do necesas ne riski sin sen absoluta neceseco !"

Tamen ne sufiĉis domaĝi siajn ekskursojn, nepre necesis protekti Vilĉjo-Arbon, tiel bone la loĝejon kiel ĝiajn dependaĵojn, la kokejon, la gregejon, ktp kie la sovaĝbestoj ne estus embarasitaj kaŭzi neripareblajn katastrofojn.

Godfredo do pripensis, se ne fortikigi Vilĉjo-Arbon laŭ la famaj planoj de TOrteto, almenaŭ interligi inter ili, la kvar aŭ kvin grandajn sekvojojn kiuj ĝin ĉirkaŭis. Se li sukcesis starigi firman kaj altan palisaron de iu trunko al alia, ni povus resti ene en relativa sekureco, aŭ almenaŭ ŝirmite de subita surprizo.

Tio estis realigebla, - Godfredo ekkomprenis tion post esti atente rigardinta la parcelon - sed vere estis giganta laboro. Malpliigante laŭ la ebloj, tio nepris ankoraŭ starigi tiun palisaron sur perimetro de almenaŭ tri cent futoj. Ke oni taksu, laŭ tio, la kvanton da arboj kiujn necesus elekti, dehaki, transloki, starigi, tiel ke la ĉirkaŭbarilo estus kompleta.

Godfredo ne rezignis antaŭ tiu ĉi tasko. Li sciigis siajn planojn al TOrteto kiu aprobis ilin, promesante aktivan subtenon; sed pli gravan aferon, li sukcesis komprenigi sian planon al Karefinotuo, ĉiam preta helpi lin.

Ili senprokraste eklaboris.

Ekzistis proskime de iu kurbiĝo de la rivereto, je malpli ol unu mejlo almonte de Vilĉjo-Arbo, arboreto de maraj pinoj de meza dikeco, kies la trunkoj, anstataŭ trabegoj aŭ tabuloj, sen bezoni esti unue