Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/182

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La laboroj tuj komenciĝis. Godfredo prave volis entrepreni la transporton nur post kiam ĉiuj arboj kiujn li bezonis estus dehakitaj. Ni povus labori ilin kun pli da sekureco, kiam ili estus surloke.

Karefinotuo plenumis grandegajn servojn dum tiu laciga laboro. Li fariĝis tre lerta en la manipulado de la hakilo kaj de la segilo. Lia vigleco eĉ ebligis al li daŭrigi sian laboron kiam Godfredo devis halti por kelktempe ripozi, kaj kiam TOrteto, la manoj rompitaj, la membroj disbatitaj, eĉ ne plu havis forton por levi sian poŝviolonon.

Tamen, por la malfeliĉa instruisto de dancado kaj sintenado, ŝanĝita en hakiston, Godfredo rezervis la malplej lacigan parton de la tasko, tio estas la senbranĉigo de la malgrandaj branĉoj. Malgraŭ tio, eĉ se TOrteto estis pagita nur po duona dolaro tage, li estus ŝtelinta la kvar kvinonojn de sia salajro !

Dum ses tagoj, de la 12a ĝis la 17a de novembro, tiuj ĉi laboroj ne interrompis. Ni venis matene ekde la tagiĝo, ni kunportis sufiĉe por tagmanĝi, ni revenis al Vilĉjo-Arbo nur por la vespermanĝo. La ĉielo ne estis tre bela. Dikaj nuboj kelkfoje amasiĝis. Estis skuala vetero, kun alterne pluvo kaj suno. Tial, dum la ekpluvego, la hakistoj ŝirmis sin kiel eble plej bone sub la arboj, poste ili rekomencis sian laboron momente interrompita.

La 18a, ĉiuj arboj, senkapigitaj, senbranĉigitaj, kuŝis grunde, pretaj esti transportitaj al Vilĉjo-Arbo.

Dum tiu tempo, neniu sovaĝbesto estis aperintaj en la najbareco de la rivereto. Estis por demandi al si ĉu ankoraŭ restis iu el ili sur la insulo; ĉu la urso kaj la tigro, morte vunditaj, ne estis - tre nekredebla afero ! - la lastaj de ilia speco.

Ĉiaokaze Godfredo tute ne volis forĵeti sian projekton starigi firman palisaron, por esti same ŝirmita de ekatako de sovaĝuloj kaj ekfrapo de ursoj aŭ tigroj. Cetere, la plej malfacila estis farita ĉar restis nur transporti tiujn lignaĵojn ĝis la loko kie ili estus uzataj.

Ni diris "la plej malfacila estis farita," kvankam ŝajnis ke tiu ĉi transporto devis esti ekstreme peniga. Se estis nenio, estis ĉar Godfredo ricevis tre praktikan ideon kiu devis ege faciligi la taskon : tio estis utiligi