la fluadon de la rivereto, kiun la superfluo, kaŭzita de la lastaj pluvoj, igis sufiĉe rapidaj por transporti tiujn ĉiujn lignaĵojn. Ni formus malgrandajn trajnojn, kaj ili forirus kviete ĝis la nivelo de la sekvoja grupo kiun la rivereto oblikve transiris. Tie, la baraĝo efektivigita de la ponteto haltigus ilin tute nature. De tiu loko ĝis Vilĉjo-Arbo, restus apenaŭ transiri dudek kvin paŝojn.
Se iu montris sin precipe kontenta pri la procedo kiu ebligas al li restarigi sian homecon tiom bedaŭre kompromitita, estis ja la instruistoo TOrteto.
Ekde la 18a, la unuaj flostrajnoj estis konsistigitaj. Ili drivis sen akcidento ĝis la baraĝo. Post malpli de tri tagoj, la 20an vespere, tiu tuta amaso estis veturigita al celloko.
La morgaŭon, la unuaj trunkoj, enigitaj je du futoj en la grundo, komencis stariĝi por kunligi inter ili la ĉefajn sekvojojn kiuj ĉirkaŭis Vilĉjo-Arbon. Armaturo el fortaj kaj flekseblaj branĉaĵoj, prenante ilin ĉe ilian kapon, pintigitan per hakilo, certigis la fermeco de la tutaĵo.
Godfredo vidis kun ekstrema kontenteco progresi tiun laboron, kaj li senpacience atendis ke ĝi estos finita.
- La palisaro iam finita, li diris al TOrteto, ni vere estos ĉe ni.
- Ni vere estos hejme, respondis la instruisto per seka tono, nur kiam ni estos en la straton Montgomerion, en niaj ĉambroj de la hotelo Kolderupo !
Estis nenio por kontesti tiun opinion.
La 26an de novembro, la palisaro estis trikvarone starigita. Ĝi inkludis, inter la sekvojoj kunligitaj unu kun la alia, tiun en la trunko de kiu estis lokita la kokejo kaj la intenco de Godfredo estis konstrui en ĝi stalon.
Ankoraŭ tri aŭ kvar tagojn, la ĉirkaŭmuro estus elfinita. Do temus nur plu alaranĝi solidan pordon kiu definitive certigus la ĉirkaŭbaron de Vilĉjo-Arbo.
Sed la morgaŭon, la 27an de novembro, tiu ĉi laboro estis interrompita pro cirkonstanco kiun konvenus raporti kun kelkaj detaloj, ĉar ĝi falis ene de la gamo de neklarigeblaj aferoj, aparte sur la insulo Fina.
Ĉirkaŭ la oka matene, Karefinotuo estis grimpinta tra la interna tubo