Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/184

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĝis la branĉoforko de la sekvojo, por pli hermetike fermi la aperturon tra kiu la malvarmo povis eniĝi kun pluvo, kiam li aŭdigis strangan krion.

Godfredo, kiu laboris ĉe la palisaro relevante la kapon, ekvidis la nigrulon kies la esprimplenaj gestoj signifis tuj rekuniĝi kun li.

Godfredo, pensante ke Karefinotuo ne povis voli ĝeni lin se ne estis ajna serioza kialo por tio, prenis sian lornon, supreniris en la interna tubo, trapasis tra la truo, kaj baldaŭ troviĝis rajde sur unu el la ĉefbranĉoj.

Karefinotuo tiam direktanta sian brakon al la rondoforma angulo kiun la insulo Fina formis nordorienten, montris vaporon kiu leviĝis en la aero, kiel longa fumnubo. "Ankoraŭ !" ekkriis Godfredo.

Kaj, celdirektante sian lornon al la montritan punkton, li devis konstati ke tiufoje nenia eraro eblis, ke fakte estis fumo, ke ĝi devis eskapi el grava fajrujo, ĉar ni videtis ĝin tre klare je distanco de proksimume kvin mejloj.

Godfredo turnis sin al nigrulo.

Tiu ĉi esprimis sian surprizon per siaj rigardoj, per siaj ekkrioj, fine per sia tuta sinteno. Certe, li ne estis malpli miregita ol Godfredo pri tiu ĉi aperaĵo.

Cetere, marmeze, ne estis ŝipo, ne indiĝena aŭ alia boato, nenio kiu indikis ke iu elŝipigo okazis antaŭnelonge sur la marbordo.

"Ha, ĉifoje, mi scipovos malkovri la fajron kiu produktas tiun ĉi fumon !" ekkriis Godfredo.

Kaj montrante la nordorientan angulon de la insulo, poste la malsupran parton de la sekvojo, li faris al Karefinotuo la geston de homo kiu volis iri al tiu loko sen perdi momenton.

Karefinotuo komprenis lin. Li eĉ faris pli bone ol komprenis lin, li kapjesis al li.

"Jes, diris al si Godfredo, se tien ekzistis estulo, necesas scii kiu li estas, de kie li venis ! Necesas scii kial li sin kaŝas ! Tio estas por nia sekureco al ĉiuj".

Post momento, Karefinotuo kaj li malsupreniris pieden de Vilĉjo-Arbo. Poste Godfredo, informante TOrteton pri tio kion li vidis, tio kion li