Godfredo kaj Karefinotuo troviĝis sur la strando, je malpli ol kvindek paŝoj de la roko.
Ili kuris tien… Neniu !… Sed ĉifoje apenaŭ estingita fajro, duone cindrigitaj karboj, klare pruvis ke fajro estis flamigita en tiu ĉi loko.
"Estis iu ĉi tie ! ekkriis Godfredo, iu, ekde nur momento ! Necesas scii !…"
Li alvokis… Neniu respondo !… Karefinotuo eligis laŭtegan krion… Neniu aperis !
Jen do ili ambaŭ esplorantaj la apudajn rokojn, serĉantaj kavernon, groton kiu povintus utili kiel ŝirmejo al ŝiprompulo, al indiĝeno, al sovaĝulo…
Estis vane ke ili traserĉis la plej malgrandajn breĉojn de la marbordo. Nenio ekzistis pri malnova aŭ nova kampadejo, ne eĉ spuroj de la trapasado de homo kiu ajn li estus.
"Kaj tamen, ripetis Godfredo, tio ne estis fumo de varma fonto, ĉifoje ! Ĝi ja estis tiu de ligna kaj herba fajro, kaj tiu fajro ne povis ekflamiĝi sole !"
Sensukcesaj serĉoj. Tial, ĉirkaŭ la dua, Godfredo kaj Karefinotuo, tiom maltrankvilaj kiom konsternitaj pro ne sukcesi malkaŝi ion, ili revojiris al Vilĉjo-Arbo.
Ni ne miros ke Godfredo foriris tute pensema. ŝajnis al li ke lia insulo nun estis sub la influo de kia ajn okulta potenco. La reapero de tiu fumo, la ĉeesto de sovaĝbestoj, ĉu tio ne esprimis kelkan eksterordinaran komplikaĵon ?
Kaj ĉu li ne devis esti konfirmita en tiu ĉi ideo kiam, iun horon post esti enirintaj en la herbejo, li aŭdis strangan bruon, specon de seka kliksono ?… Karefinotuo forpuŝis lin ĝuste kiam serpento, volvinta sub la herboj, estis pafiĝonta al li !
"Serpentoj, nun, serpentoj sur la insulo, post la ursoj kaj la tigroj !" li ekkriis.
Jes ! Estis unu el tiuj reptilioj, facile rekonebla pro la bruo kiun ĝi faris fuĝante, sonserpento, el la plej venenaj specioj, giganto el la familio de krotaloj !
Karefinotuo ĵetis sin inter Godfredo kaj la rampulo, kiu ne malfruis malaperis sub dikan densejon.