Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/187

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed la nigrulo, persekutante ĝin tien, frakasis al ĝi la kapon per bato de hakilo. Kiam Godfredo rekuniĝis kun li, la du pecoj de la rampulo tremegis sur la grundo sangokovrita.

Poste, aliaj serpentoj, ne malpli danĝeraj, ankoraŭ montris sin grandnombre en tiu parto de la herbejo kiun la rivereto apartigis de Vilĉjo-Arbo.

Ĉu do estis invado de reptilioj kiu subite okazis ? Ĉu la insulo Fina iĝus rivalo de tiu antikva Tinos kiun ĝiaj danĝeraj serpentoj famigis dum la Antikveco, kaj kiu donis sian nomon al la vipuro ?

"Ni paŝu ! Ni paŝu !" ekkriis Godfredo, gestante al Karefinotuo plirapidigi la paŝojn.

Li estis malserena. Malĝojaj antaŭsentoj turmentis lin, sen ke li sukcesis bridi ilin.

Sub ilia influo, antaŭflarante kelkan baldaŭan sortobaton, li malpacience deziris esti reveninta al Vilĉjo-Arbo.

Kaj estis io tute alia kiam li alproksimiĝis al la tabulo superpontita super la rivereto.

Timegaj krioj tondris sub la sekvoja grupo. Oni vokis helpon, kun tono de teruro pri kiu ne eblis miskompreni !

"Estas TOrteto, ekkriis Godfredo. La kompatindulo estis atakita !… Rapide ! Rapide !…"

La ponton transpasitan, dudek paŝojn pli for, TOrteto estis ekvidita, forkuranta plenrapide.

Grandega krokodilo elirinta el la rivereto, postkuris lin, la makzelo malfermita. La kompatindulo, senkonsila, freneza pro teruro, anstataŭ ĵeti sin dekstren, maldekstren, fuĝis rekten tiel riskante esti atingata !… Subite li stumblis, falis… Li estis nesavebla.

Godfredo haltis. En la ĉeesto de tiu ĉi tuja danĝero, lia memrego ne iun momenton forlasis lin. Li alŝultrigis sian fusilon, celis la krokodilon sub la okulo.

La kuglo bone direktita fulmrapide mortigis la monstron kiu saltis flanken kaj refalis senmove sur la grundo.

Karefinotuo tiam ekĵetante sin al TOrteto restarigis lin… TOrteto estis trafita nur de timego ! Sed kia timego !