Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/190

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

internen. Evidentas ke la laboro de palisaro estis elfarita kaj ke fortika pordo nun sekurigis la fermon de la ĉirkaŭbarilo.

Dum la ses semajnoj kiuj sekvis, tio estas ĝis decembromezo, estis tre malbonaj tagoj, dum kiuj ne eblis riski sin eksteren. Estis, kiel unua sturmo, teruraj ventopuŝoj. Ili ŝancelis la grupon de sekvojoj ĝis en iliaj radikoj, ili disŝutis sur la grundo rompitajn branĉojn, el kiuj estis farita abundan provizon por la bezonoj de la fajro.

La loĝantoj de Vilĉjo-Arbo tiam vestis sin tiel varme kiel ili povis; la lanaj ŝtofoj, trovitaj en la kofro, estis uzitaj dum la kelkaj necesaj ekskursoj por la provizado; sed la vetero iĝis tiel abomena ke ni devis enfermiĝi.

Ĉiu ĉasado estis malpermesita, kaj la neĝo baldaŭ falis kun tia perforto ke Godfredo povintus kredi sin en la malfavora ĉirkaŭaĵo de la Polusa Oceano.

Oni scias ja, ke la Nordameriko, forbalaita de nordaj ventoj, tiel ke neniu obstaklo povas haltigi ilin, estas unu el plej malvarmaj landoj de la terglobo. La vintro tie plidaŭras ĝis la monato de aprilo. Necesas apartajn singardojn por lukti kontraŭ ĝi. Tio pripensigis ke la insulo Fina situis en multe pli alta latitudo ol Godfredo supozis.

Sekve, la bezono aranĝi la internon de Vilĉjo-Arbo kiel eble plej komforte; sed ni devis kruele suferi pro malvarmo kaj pluvo. La proviantoj bedaŭrinde estis nesufiĉaj, la konservita testuda karno iom post iom konsumiĝis; plurfoje necesis buĉi kelkajn kapojn de la grego de ŝafoj, de agutioj aŭ de kaprinoj, kies la nombro nur iom pliiĝis ekde ilia alveno sur la insulo.

Kun tiuj ĉi novaj malfeliĉaĵoj, kiom da malĝojaj pensadoj turmentis la menson de Godfredo !

Ankaŭ okazis ke dum dekkvino da tagoj, li estis grave trafita de intensa febro. Sen la malgranda sukurkesto kiu provizis al li la necesajn drogojn por lia kuracado, eble li ne sukcesis resaniĝi. TOrteto cetere ne tre kapablis doni al li la taŭgajn zorgojn dum tiu malsano. Estis ĉefe al Karefinotuo ke li ŝuldis sian resaniĝon.

Sed kiaj memoradoj kaj ankaŭ kiaj bedaŭroj ! Estas ke li povis nur akuzi