Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/191

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sin pri situacio kies finon li eĉ ne plu vidis ! Kiomfoje, en sia deliro, li alvokis Finan kiun li pensis neniam plu revidi, sian onklon Vilĉjon kiun li imagis al si apartiginta por ĉiam ! Ah ! Necesis moderiĝi pri ĉi tiu ekzisto de Robinsonoj de kiu sia imagpovo de infano faris al si idealon ! Nun li devis barakti kontraŭ la realo ! Li eĉ ne plu povis esperi iam reiri al la familia hejmo !

Tiel pasis tiu tuta malĝoja monato de decembro, fine de kiu Godfredo nur komencis rekuperi kelkajn fortojn.

Koncerne TOrteto, sendube pro speciala graco, li ĉiam bone fartis. Sed kiom da senĉesaj priploradoj, kiom da senfinaj jeremiadoj ! Tiel kiel la groto de Kalipso, post la foriro de Odiseo, Vilĉjo-Arbo "ne plu resonis de lian kanto" - tiu de lia poŝviolono, kompreneble, al kiu la malvarmo ŝrumpigis la kordojn !

Necesas ankaŭ diri ke unu el la plej gravaj maltrankviloj de Godfredo estis la timo vidi, samtempe kun la apero de danĝeraj bestoj, la sovaĝulojn grandnombre reveni sur la insulon Fina kies la situo estis konata de ili. Kontraŭ tia agreso, la palisa ĉirkaŭmuro estintus nur nesufiĉa barilo.

Ĉion bone konsideratan, la rifuĝo prezentita de la altaj branĉoj de la sekvojo ŝajnis ankoraŭ tio kio estis pli sekura, kaj ni zorgis fari ĝian aliron malpli malfacilan. Estus ĉiam facile defendi la mallarĝan aperturon tra kiu necesis sin montri por atingi la supron de la trunko.

Estis kun la helpo de Karefinotuo ke Godfredo sukcesis konstrui elstaraĵojn regule interspacigitaj de iu flanko al la alia, kiel la ŝtupetoj de eskalo, kaj kiuj, kunligitaj per longa vegetala ŝnuro, ebligis grimpi pli rapide interne.

- Nu, diris Godfredo ridetante, kiam tiu ĉi laboro estas finita, tio igas al ni iun urbdomon malsupre kaj iun kampardomon supren !

- Mi pli bone preferus kelon, kondiĉe ke estas en la strato Montgomerio ! respondis TOrteto.

Kristnasko alvenis, tiu "Christmas" tiom festita en la tuta Amerika Usono ! Poste estis tiu unua tago de la jaro, plenplena de infanaĝaj rememoroj, kiu, pluva, neĝa, malvarma, malluma, komencis la novan jaron sub la plej afliktaj aŭguroj !

Estis tiam ses monatoj ke la ŝiprompuloj de la Revo estis sen komunikiĝo kun la cetera mondo.