Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/192

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La komenco de ĉi tiu jaro ne estis tre feliĉa. Ĝi devis pensigi ke Godfredo kaj liaj kunuloj estus submetitaj al ankoraŭ pli kruelaj sortobatoj.

La neĝo ne ĉesis fali ĝis la 18a de januaro. Necesis lasi la gregon iri paŝtiĝi eksteren por zorgi kiel ĝi povus al sia nutrado.

Fine de la tago, tre humida, tre malvarma nokto ĉirkaŭvolvis la tutan insulon, kaj la malhela subo de la sekvojoj dronis en profundan mallumon.

Godfredo, Karefinotuo, kuŝintaj sur siaj kuŝejoj ene de Vilĉjo-Arbo, vane provis dormi. Godfredo, en la malcerta lumo de rezino, foliumis kelkajn paŝojn de la Biblio.

Ĉirkaŭ la deka, iu malproksiman bruon kiu alproksimiĝis iom post iom, aŭdigis sin en la norda parto de la insulo.

Ne eblis erari pri tio. Estis sovaĝbestoj kiuj ĉirkaŭvagis, kaj pli timiga cirkonstanco, la blekadoj de la tigro kaj de la hieno, la roro de la pantero kaj de la leono, ĉifoje miksiĝis en timegiga koncerto.

Godfredo, TOrteto kaj la nigrulo subite leviĝis, turmentataj de nedirebla premsento. Se, antaŭ tiu neklarigebla invado de kruelegaj bestoj, Karefinotuo partoprenis en la teruro de siaj kunuloj, necesas plie konstati ke lia konsterniĝo almenaŭ egalis lian timegon.

Dum du mortigaj horoj, ĉiuj tri restis singarde gvatantaj. La muĝadoj eksplodis, de tempo al tempo, de malproksime; poste ili abrupte ĉesis, kvazaŭ la bando de sovaĝbestoj, ne konante la landon kiun ĝi travagis, reiris hazarde. Eble do Vilĉjo-Arbo eskapus agreson !

"Tute egale, pensis Godofredo, se ni ne sukcesos detrui tiujn bestojn ĝis la lasta, ne plu ekzistos iu ajn sekureco por ni sur la insulo !"

Iom post noktomezo, la roroj rekomencis kun pli da vigleco, ĉe malpli da distanco. Neeble dubi ke la roranta trupo proksimiĝis de Vilĉjo-Arbo.

Jes ! Estis nur tro certa ! Kaj tamen tiuj kruelaj bestoj, el kie ili venis ? Ili ne povis esti ĵus alteriĝintaj sur la insulon Finan ! Necesis do ke ili estis tie ĉi antaŭ la alveno de Godfredo ! Sed tiam,