Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/193

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiel ĉi tiu tuta bando sukcesis tiom bone kaŝi sin; kiel dum siaj ekskursoj kaj siaj ĉasadoj, tiel bone tra la arbaroj de la centro kiel en la plej foraj partoj de la sudo de la insulo, Godfredo neniam trovis ian ajn spuron ! Kie do estis la mistera bestokuŝejo kiu ĵus elkraĉis tiujn ĉi leonojn, hienojn, panterojn, tigrojn ? Inter ĉiuj aferoj neklarigitaj ĝis nun, ĉu tiu ĉi ne estis, vere, la plej neklarigebla ?

Karefinotuo ne povis kredi tion kion li aŭdis. Ni jam diris tion, estis eĉ en li, teruriĝo pelita ĝis la lasta limo. Per la flamo de la farujo kiu lumigis la internon de Vilĉjo-Arbo, ni povintus observi sur lia nigra masko la plej strangan el grimacoj.

TOrteto, li, ĝemis, veadis, grumblis en lia angulo. Li volis pridemandi Godfredon pri tiu ĉio; sed tiu ĉi ne havis eblecon nek la emon respondi al li. Li havis antaŭsenton de tre granda danĝero, li serĉis la manierojn eviti ĝin.

Unu aŭ du fojojn, Karefinotuo kaj li antaŭenpaŝis ĝis la mezo de la ĉirkaŭbaritejo. Ili volis certiĝi ĉu la pordo de la ĉirkaŭbaritejo interne estis firme alfiksita.

Subite kaskado da bestoj bruege kuris flanke de Vilĉjo-Arbo.

Estis ankoraŭ nur la grego da kaprinoj, ŝafoj, agutioj. teruriĝintaj, aŭdante la muĝadojn de sovaĝbestoj, sentante ilian alproksimiĝon, tiuj ĉi terurigitaj brutoj fuĝis de la paŝtejo kaj venis ŝirmi sin malantaŭ la palisaro.

"Necesas malfermi al ili !" ekkriis Godfredo.

Karefinotuo svingis la kapon supren malsupren. Li ne bezonis paroli la saman lingvon ol Godfredo por kompreni lin !

La pordo estis malfermita, kaj la tuta timegita paŝtataro sin pelis en la korton.

Sed tiumomente, tra la libera eniro, aperis speco de okulbrilego meze de tiu mallumo kiun la kovro de la sekvojoj igis ankoraŭ pli densa.

Ne plu estis tempo por refermi la korton !

Sin ĵetegi sur Godfredon, lin kuntiri kontraŭvole, lin peli en la loĝejon kies pordon li bruske retiris, tio estis farita de Karefinotuo dum la daŭro de fulmo.