Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/195

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la buĉado de tiuj bestoj estis plenumita, aŭ la plimulto forfuĝis eksteren, kie atendis ilin ne malpli certa morto. Tiu estus nekompensebla perdo por la eta kolonio; sed Godfredo ne plu estis zorganta pri la estonteco. La nuntempo estis sufiĉe zorgodona por gluti liajn tutajn pensojn.

Estis nenio por fari, nenio por provi malhelpi tiun ĉi detruan laboron.

Devis esti la dekunua vespere kiam la orelŝiraj blekadoj momente ĉesis.

Godfredo kaj Karefinotuo ankoraŭ rigardis : ŝajnis al ili ankoraŭ vidi pasi grandajn ombrojn en la korto, dum nova bruo de paŝoj alvenis al ilia orelo.

Evidente, kelkaj malfruaj sovaĝbestoj, allogitaj de la sanga odoro kiu sorbigis la aeron, flaris apartajn vaporojn ĉirkaŭ Vilĉjo-Arbo. Ili iris kaj reiris, ili rondiris ĉirkaŭ la arbo aŭdigante raŭkan muĝadon de kolero. Kelkaj el tiuj ombroj saltegis sur la grundo kiel grandegaj katoj. La buĉita grego ne sufiĉis por kontentigi ilian furiozon.

Nek Godfredo nek siaj kunuloj moviĝi. Gardante kompletan senmovecon, eble ili povus eviti rektan agreson.

Iu malbonvena bato subite rivelis ilian ĉeeston kaj elmetis ilin al pli grandaj danĝeroj.

TOrteto, turmentata de vera halucino, ellitiĝis. Li ekprenis revolveron, kaj tiufoje, antaŭ ol Godfredo kaj Karefinotuo povintus malhelpi lin, ne sciante tion kion li faris, eble kredante vidi tigron stariĝi antaŭ li, li pafis !… La kuglo ĵus trapasis la pordon de Vilĉjo-Arbo.

"Mizerulo !" ekkriis, Godfredo ĵetegante sin sur TOrteton de kiu la nigrulo forkaptis lian armilon.

Estis tro malfrue. La veko donita, pli agresivaj roradoj tondris eksteren. Ni aŭdis timigajn ungegojn skrapi la ŝelon de la sekvojo. Teruraj ekpuŝoj skuis la pordon kiu estis tro malforta por rezisti kontraŭ tiu atako.

"Ni defendu nin !" ekkriis Godfredo.

Kaj sian fusilon enmane, sian kuglujon ĉe la zono, li relokis sin al sia posteno ĉe unu el la fenestroj.