Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/196

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Je lia surprizego, Karefinotuo estis farinta kiel li ! Jes ! La nigrulo, ekprenanta la duan fusilon - armilo kiun li tamen neniam manipulis - plenigis siajn poŝojn per kartoĉoj kaj ĵus lokis sin al la dua fenestro.

Tiam la pafadoj komencis tondri tra tiuj ĉi embrazuroj. Per la fulmo de la pulvo, Godfredo ĉe iu flanko, Karefinotuo ĉe la alia, povis vidi kun kiuj malamikoj ili pritraktis.

Tie, en la korto, kriantaj pro furiozo, rorantaj sub la eksplodbruoj, ruliĝantaj sub la kugloj kiuj trafis kelkajn el ili, saltegis leonoj,