Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/198

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ombro pasas. Tiam la pafo ekiris kaj trafis ĉar senprokraste blekado pro doloro pruvis ke la besto estis atingita.

Post kvaronhoro, estis kvazaŭ paŭzo. Ĉu do la sovaĝbestoj laciĝis pri atako kiu kostis la vivon de pluraj el ili, aŭ ĉu ili atendis la taglumon por rekomenci sian agreson en pli favoraj kondiĉoj ?

Ĉiaokaze, nek Godfredo nek Karefinotuo volis forlasi sian postenon. La nigrulo ne uzis sian fusilon kun malpli da lerteco ol Godfredo. Se tio estis nur imita instinkto, necesas agnoski ke ĝi estis mirinda.

Ĉirkaŭ la dua matene, okazis nova alarmo - tiu pli drasta ol la aliaj. La danĝero estis minaca, la pozicio ene de Vilĉjo-Arbo baldaŭ iĝos neeltenebla.

Fakte, novaj roradoj sonegis piede de la sekvojo. Nek Godfredo, nek Karefinotuo, pro la aranĝo de la fenestroj flanke tratruitaj, povis distingi la atakantojn, nek, konsekvence, pafi kun ŝanco trafi ilin.

Nun estis la pordo kiun tiuj bestoj atakis, kaj estis ja tro certe ke ĝi dissplitiĝus sub ilia puŝado aŭ cedus al iliaj ungegoj.

Godfredo kaj la nigrulo estis reen malsupreniĝintaj sur la grundon. La pordo jam ŝanceliĝis sub la batoj de ekstere… Ni sentis varman spiradon trapasi tra la fendoj de la arboŝelo.

Godfredo kaj Karefinotuo provis plifirmigi tiun ĉi pordon apogante ĝin per la palisoj kiuj utilis subteni iliajn kuŝejojn, sed tio ne kapablis sufiĉi.

Evidentis ke ĝi estus disbatita antaŭ nelonge ĉar la sovaĝbestoj kolerege furiozis kontraŭ ĝi - precipe ekde kiam la fusilpafadoj ne plu povis trafi ilin.

Godfredo estis do senpotencigita. Se liaj kunuloj kaj li estus ankoraŭ en Vilĉjo-Arbo ĝuste kiam la atakantoj ĵetegus sin enen, siaj armiloj estus nesufiĉaj por defendi ilin.

Godfredo krucis la brakojn. Li vidis la tabulojn de la pordo iom post iom disiĝi !… Li kapablis nenion. Dum momento da sveneto, li pasigis la manon sur sian frunton, kvazaŭ senespere. Sed rekaptante preskaŭ tuj sian sinregadon :

"Supren, li diris, supren !… ĉiuj !"