Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/201

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉiaokaze, estis la morto !

Godfredo ankoraŭ serĉas ĉu ekzistis kelka maniero eviti tion. Li trovis nenion ! Jam la malaltaj branĉoj fajris, kaj densa fumo nebuligis la unuajn lumetojn de la tago kiu komencis aperi en la oriento.

Tiumomente, terura bruego de ŝirado okazis. La sekvojo, nun brulata, ĝis en siaj radikoj, furioze krakadis, ĝi klinis sin, ĝi disfalis…

Sed falegante, la trunko renkontis tiujn de la arboj kiuj apudestis ĝin; iliaj potencaj branĉoj intermiksiĝis kun la ĝiaj, kaj ĝi restis tiel, oblikve klininta, ne formante angulon je pli ol kvardek kvin gradoj kun la grundo.

Ĝuste kiam la sekvojo falegis, Godfredo kaj siaj kunuloj kredis sin perditaj !…

"La deknaŭa de januaro !" ekkriis tiam voĉo kiun Godfredo, konsternita, tamen rekonis !…

Estis Karefinotuo… jes, Karefinotuo kiu ĵus elbuŝigis tiujn ĉi vortojn en tiu angla lingvo kiun li ŝajnis ĝis nun nekapabla aŭ paroli aŭ kompreni !

- Kion vi diras ?… ekkriis Godofredo kiu lasis sin gliti ĝis li tra la branĉaro.

- Mi diras, respondis Karefinotuo, ke estas hodiaŭ ke via onklo Vilĉjo devas alveni, kaj ke se li ne alvenas, ni estas kondamnitaj !


XXII
Kiu traktas pri la morala kaj fizika edukado de simpla indiĝeno de la Pacifiko.

Tiumomente, kaj antaŭ ol Godfredo povintus respondi, pafadoj de fusilo eksplodis proksime de Vilĉjo-Arbo.

Samtempe, unu el tiuj fulmotondroj kiuj estas veraj akvofaloj,