Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/202

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

venis oportune verŝi siajn torentajn ekpluvegojn ĝuste kiam, vorante la unuajn branĉojn, la flamoj minacis invadi la arboj sur kiuj apogiĝis Vilĉjo-Arbo.

Kion Godofredo devis pensi pri ĉi tiu vico da neklarigeblaj incidentoj : Karefinotuo parolanta la anglan de Londono, vokanta lin per lia nomo, sciiganta la venontan alvenon de la onklo Vilĉjo, poste tiuj eksplodbruoj de pafarmiloj kiuj ĵus subite knalis ?

Li demandis al si ĉu li freneziĝis, sed li havis nur tempon por fari al si tiujn nesolveblajn demandojn.

Tiumomente - estis apenaŭ kvin minutoj post la unuaj pafadoj – trupo de ŝipanoj aperis, enŝoviĝante sub la kovro de la arboj.

Godfredo kaj Karefinotuo tuj lasis sin gliti laŭlonge de la trunko kies la internaj vandoj ankoraŭ brulis.

Sed tuj kiam Godfredo tuŝis la grundon, li aŭdis sin alparolita, kaj de du voĉoj kiujn, eĉ en sia konsterno, ne eblis al li ne rekoni ilin.

- Nevo Godfredo, mi havas la honoron saluti vin !

- Godfredo ! Kara Godfredo !

- Onklo Vilĉjo !… Fina !… Vi !… ekkriis Godfredo konsternita.

Tri sekundojn poste, li estis en la brakojn de unu kaj ĉirkaŭpremis la alian en la siaj.

Samtempe du ŝipanoj, laŭ la ordono de la kapitano Turkoto kiu komandis la grupeto, grimpis laŭlonge de la sekvojo por liberigi TOrteton, kaj "plukis" lin laŭ ĉiu respekto ŝuldita al sia personeco.

Kaj tiam, demandoj, respondoj, klarigoj sinsekve interŝanĝis.

- Onklo Vilĉjo, vi ?

- Jes ! Ni !

- Kaj kiel vi sukcesis malkovri la insulon Finan ?

- La insulon Finan ! respondis Vilhelmo V. Kolderupo. Vi volas diri la insulon Spenceron ! He ! Ne estis malfacile, antaŭ ses monatoj, mi aĉetis ĝin !

- La insulon Spenceron !…

- Al kiu vi do donis mian nomon, kara Godfredo ? diris la fraŭlino.

- Tiu ĉi nova nomo taŭgas al mi, kaj ni konservos ĝin al ĝi, respondis la onklo, sed ĝis nun kaj por la geografoj estas ankoraŭ la insulo Spencero, kiu estas