- Sed, fine diris Vilhelmo V. Kolderupo, vi ne restis ekde ses monatoj funde de holdo, mi supozas ?
- Ne ! respondis Seng-Vu.
- Kie do vi estis kaŝinta ?
- Sur la insulo !
- Vi ? ekkriis Godfredo.
- Mi !
- Do tiuj fumoj ?…
- Necesis ja fari fajron !
- Kaj vi ne provis proksimiĝi al ni, partopreni en komuna vivo ?
- Ĉino ŝatas vivi sola, trankvile respondis Seng-Vu. Li estas memsufiĉa kaj bezonas neniun !
Kaj post tio, la originalulo, salutante Vilhelmon V. Kolderupon, elŝipiĝis kaj malaperis.
- Jen per kio estas faritaj la verajn Robinsonojn ! ekkriis la onklo Vilĉjo. Rigardu tiun, kaj vidu ĉu vi similas al li ! Tutegale, la anglosaksa gento penos por similiĝi tiaspecajn homojn !
- Bone ! tiam diris Godfredo, la fumoj estas klarigitaj pro la ĉeesto de Seng-Vu, sed la sovaĝbestoj ?…
- Kaj mia krokodilo ! aldonis TOrteto. Mi volas ke oni klarigas mian krokodilon !
La onklo Vilhelmo V. Kolderupo, tre embarasita, sentante sin siavice kaj siaflanke trompita pri tiu punkto, pasigis sian manon super sia frunto kiel por forpeli nubon.
"Ni scios tion pli poste, li diris. Ĉio finiĝas per malkovriĝi al tiu kiu scias serĉi !"
Kelkajn tagojn poste, ni festis kun plena pompo la geedziĝon de la nevo kaj la zorgatino de Vilhelmo V. Kolderupo. Ĉu la du junaj gefianĝoj estis dorlotitaj kaj festitaj de ĉiuj amikoj de la riĉega negocisto, ni lasas ĝin por pensi.
En tiu ceremonio, TOrteto estis perfekta pri sinteno, pri distingiĝo, pri "kiel konvenas" kaj la lernanto ankaŭ faris honoron al la famkonata instruisto de dancado kaj sintenado.
Tamen, TOrteto havis ideon. Ne sukcesante valorigi lian krokodilon - li bedaŭris ĝin - li decidis tutsimple