Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Fajna ? respondis la junulo.

- Kie vi estas nun ?

- Apud vi… en tiu ĉi salono…

- Ne, ne apud mi, Godfredo ! Ne en ĉi tiu salono !… Sed for, tre for… trans la maroj, ĉu ne ?

Kaj maŝine la mano de Fina, serĉante la klavaron, devojiĝis en serio de malpligrandigitaj septoj kies la malĝojo signifis multon kaj kiujn eble ne komprenis la nevo de Vilhelmo V. Kolderupo.

Ĉar tia estis tiu juna viro, kia la parenceca rilato kiu kunigis lin al riĉa ĉi-tiea mastro. Filo de fratino de tiu aĉetanto de la insulo, sen gepatroj, ekde multaj jaroj, Godfredo Morgan estis, kiel Fina, edukita en la domo de sia onklo, al kiu la febro de negocoj neniam lasis intermiton por pensi geedziĝi.

Godfredo tiam atingis la aĝon de dudek du jaroj. Lia eduko plenumita lasis lin absolute senokupa. Licenciiĝinta, li ne estis multe pli scioplena pro tio. La vivo malfermis al li nur facilajn komunikilojn. Li povus turni dekstren, maldekstren : tio ĉiam kondukus lin ien kie bonsorto ne mankos al li.

Cetere Godfredo estis belstatura, distingita, ĉika, neniam pasiginte sian kravaton tra ringo, kaj plibeligante nek siajn fingrojn, nek siajn manumoj, nek la surĉemizon de sia ĉemizo per ĉiuj juvelaj fantaziaĵoj, tiom estimitaj de siaj samcivitanoj.

Mi surprizos neniun dirante ke Godfredo Morgan intencis edzinigi Finan Holanejon. Povintus esti alie ? Ĉiuj oportunoj ĉeestis. Cetere, Vilhelmo V. Kolderupo volis tiun geedziĝon. Li tiel certigus sian riĉaĵon al la du uloj kiujn li tenere amis plej multe en la mondo, sen kalkuli ke Fina plaĉis al Godfredo, kaj ke Godfredo tute ne malplaĉis al Fina. Necesis ke tiel estis por la bona konta administrado de la komercodomo. Ekde ilia naskiĝo, iu bankkonto estis malfermita al la junulo, iu alia al la junulino : nepris nur saldi ilin, transpasi la skribaĵojn al iu nova konto por la ambaŭ geedzoj. La inda negocisto vere esperis ke tiu okazus fine de ĉi monato, kaj ke la situacio estus definitive bilancita, krom eraro aŭ preterlaso.

Tamen, ĝuste, estis preterlaso, kaj eble eraro, tiel kiel ni tuj pruvos ĝin.

Eraro, ĉar Godfredo ne jam sentis sin tute matura por la