Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

grava afero de geedziĝo; preterlaso, ĉar oni malsukcesis konjekti tion koncerne li.

Fakte, liaj studadoj finitaj, Gofredo sentis kvazaŭ trofruan tediĝon de la mondo kaj de la jam preta vivo, kie nenio mankus al li, kie li ne havus deziron por prezenti, kie li havus nenion por fari ! La penso kuri tra la mondo tiam invadis lin : li ekkonsciis ke li ĉion lernis krom vojaĝi. Pri la malnova kaj la nova kontinento, li verdire konis nur unu solan punkton, San-Francisko, kie li naskiĝis, kiun li neniam forlasis, krom dumsonĝe. Nu, kio do estas tio, mi demandas al vi, iu junulo kiu ne rondiris du- aŭ trifoje ĉirkaŭ la globo _ ĉefe se li estas usunano ? Por kio li poste kapabas esti bona ? Ĉu li scias ĉu li kapablas sin tiri el embaraso pri la diversaj cirkonstancoj kien longdaŭran vojaĝon forĵetus lin ? Se li ne iom gustumis vivon de aventuroj, kiel li aŭdacus responsi pri li ? Fine ĉu kelkaj miloj da leŭgoj, traveturitaj sur la tersurfaco, por vidi, por observi, por kleriĝi, ne estas la necesega kompletigaĵo de bona edukado de junulo ?

Okazis do tio ĉi : estas ke, ekde baldaŭ unu jaro, Godfredo absorbiĝis en la vojaĝlibroj, kiuj abundas en nia epoko, kaj tiu legado pasiigis lin. Li malkovris la ĉinian Imperion kun Marko Polo, Amerikon kun Kolumbo, la Pacifikon kun Cook, la Sudan Poluson kun Dumont de Urvilo. Li enkapigis al si la ideon iri tien kien tiuj famaj vojaĝantoj iris sen li. Vere, li ne opinius tro multekosta pagi iun kelkjaran esplorvojaĝon koste de pluraj atakoj de malajaj piratoj, de kolizioj sur maro, de ŝiprompiĝoj sur senhoma marbordo, eĉ se li devus vivi kiel Selkirk aŭ kiel Robinsono Kruso ! Robinsono ! fariĝi iu Robinsono ! Kiu juna imagpovo ne iom revadis pri tio, legante, tiel kiel Godfredo ofte, tro ofte faris, la aventurojn de fantaziaj herooj de Defoe|Danielo Defoe aŭ de Wyss (Eo: Vees) ?

Jes ! La rekta nevo de Vilhelmo V. Kolderupo atingis tiun ŝtupon kiam sia onklo pensis ĉeni lin, kiel oni diras, per la geedziĝaj ligiloj. Pri vojaĝado kun Fina, iĝinta sinjorino Godfredo Morgan, ne, tio ne eblis ! Necesis fari tion sole aŭ ne fari tion. Kaj cetere, lia fantazio pasinta, ĉu Godfredo ne estus en pli bonaj kondiĉoj por subskribi sian kontrakton ? Ĉu oni estas bona por la feliĉo de iu virino, kiam antaŭe, oni eĉ iris nek en Japanion nek en Ĉinion, nek eĉ en Eŭropon ? Ne ! certe ja.