Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj jen kial Godfredo estis nun distrita apud fraŭlino Fina, indiferenta kiam ŝi parolis al li, surda kiam ŝi ludis al li la ariojn kiuj antaŭe ĉarmis lin.

Fina, kiel serioza kaj pensema knabino, bone rimarkis tion. Diri ke ŝi ne sentis ioman ĉagrenon miksitan kun iom da doloro, estus sencele misakuzi ŝin. Sed, kutiminta konsideri la aferojn laŭ ilia pozitiva flanko, ŝi jam faris al si tiun ĉi rezonon : "Se nepre necesas ke li foriras, pli bone estas ke tio estu antaŭ la geedziĝo ol poste !" Kaj jen kial ŝi diris al Godfredo tiujn ĉi simplajn vortojn, tre signifoplenaj : "Ne !… Vi ne estas apud mi nune… sed trans la maroj !"

Godfredo stariĝis. Li faris kelkajn paŝojn en la salono, sen rigardi Finan, kaj senintence, lia montrofingro alvenis premi sin sur iun el la pianoklavoj.

Estis obtuza bemola "Re", el la oktavo sub la liniaro, tre plendinda noto kiu respondis anstataŭ li.

Fina komprenis kaj, sen pli vasta diskuto, ŝi estis alpremonta sian fianĉon al la muro atendante ke ŝi helpas lin fari breĉon, por ke li povas fuĝi tien kien lia fantazio forportos lin, kiam la salona pordo malfermiĝis.

Vilhelmo V. Kolderupo aperis, iom aferplena, kiel ĉiam. Estis la komercisto kiu ĵus finis operacion kaj sin preparis por komenci alian.

- Nu, li diris, nun necesas nur definitivigi la daton.

- La daton ? respondis Godfredo ektremante. Kiu dato, bonvolu, onklo mia ?

- La dato de via geedziĝo al ambaŭ ! respondis Vilhelmo V. Kolderupo. Ne estas la dato de la mia, mi supozas !

- Tio eble estus pli urĝa ! Fina diris.

- Hm !… Kio ?… ekkriis la onklo. Kion tio signifas ?… Ni diras fine de ĉi monato, ĉu ne ?

- Baptopaĉjo Vilĉjo, respondis la junulino, ne estas geedziĝa dato kiun necesas decidi hodiaŭ, estas la dato de foriro !