Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Estu, kiel eble la plej baldaŭ !

Kun tiuj lastaj vortoj, Fina abrupte haltis. La eta fingro de ĝia maldekstra mano ĵus tuŝis diesan "sol"… kaj la kvara ne agordis ĝin pri la toniko de la tonalo. ĝi estis restanta sur la "strebotono" kiel la Raulo el la Hugenotoj[1], kiam li fu?as fine de sia dueto kun Valentena.

Eble Fino Fina sentis la koron iom peza, sed ŝia decidiĝo diri nenion estis ja prenita.

Estis tiam ke Vilhelmo V. Kolderupo, sen rigardi Godfredon, alpaŝis al piano : "Fina, li diris serioze, neniam bezonas resti sur la"strebotono"! Kaj per lia dika fingro kiu vertikale falegis sur iun el la klavoj, li sonorigis naturan "la".


IV
En kiu T. Orteto, dirita Torteto, estas konvene prezentita al la leganto.

Se T. Orteto estintus esperantano, liaj samideanoj ne mankus agrable nomi lin TOrteto. Sed ĉar tiu nomo taŭgas al li, ni ne hezitos tiel nomi lin. Cetere, se TOrteto ne estis esperantano, li indis esti tio.

En lia vojaĝrakonto de Parizo al Jerusalemo, Chateaubriand (Legu: Ŝatobrian) parolas pri vireto "pudrita kaj frizita kiel antaŭe, kun pomverda vestaĵo, jako el serĝo, ĵaboto kaj manumoj el muslino, kiu skrapis poŝviolonon kaj dancigis Madelon Friket[2] al Irokezoj".

La Kalifornanoj ne estas Irokezoj, tute male, sed tamen, TOrteto estis instruisto de dancado kaj sinteno en la ĉefurbo de Kalifornio. Se oni ne elpagis al li liajn lecionojn, kiel al lia antaŭulo, per kastoraj feloj kaj per ursaj ŝinkoj, oni pagis ilin al li per dolaroj. Se, parolante de siaj studentoj, li ne diris "tiuj sovaĵaj

  1. Franca opero de Giacomo Meyerbeer kie Raulo estas protestanta nobelo.
  2. El franca kanto, en kiu Madelon estas trompita de flirtema militisto.