Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gesinjoroj", estas, ke liaj studentoj estis tre civilizitaj, kaj, laŭ li, li ne malmulte kunlaboris al ilia civilizado.

TOrteto, fraŭlo, sin donis kvardek kvin jarojn je la epoko kiam ni prezentas lin al legantoj. Sed, antaŭ kelkaj jardekoj, lia geedziĝo al jam matura fraŭlino estis plenumiĝonta.

Dum tiu epoko, kaj pri tio, oni petis al li "du aŭ tri liniojn" koncerne lia aĝo, lia personeco, lia situacio : Jen tio kion li kredis, ke li devus respondi. Tio sendevigos nin fari lian portreton, ĉe la duobla vidpunkto de la moralo kaj la aspekto.

"Li naskiĝis la 17an de julio 1835, je kvarono post la tria matene. Lia alteco estas kvin futoj , du coloj, tri lineoj (+/-1,678m).

Lia dikeco, mezurita supre la koksoj, estas ekzakte du futoj, tri coloj (724mm).

Lia pezo pliigita ekde la pasinta jaro de ses funtoj, estas cent kvindek unu funtoj kaj du uncoj (+/-75,56Kg)".

"Li havas oblongan kapon.

Liaj haroj, maldensaj super la frunto, estas griziĝante kaŝtanbrunaj; lia frunto estas alta, lia vizaĝo ovala, lia vizaĝhaŭto kolora.

Liaj okuloj -bonega vidpovo- estas grizaj kaŝtanbrunaj, la okulharoj kaj la brovoj hele kaŝtanbrunaj; la palpebroj estas iom enprofundiĝintaj en siaj orbitoj sub la brova arko.

La nazo, el meza grandeco, estas disigita de fendeto al la pinto de la maldekstra naztruo".

"Liaj tempioj kaj liaj vangoj estas glataj kaj senbarbaj.

Liaj oreloj estas grandaj kaj plataj.

Lia buŝo, kun meza grandeco, estas tute sen malbonaj dentoj.

Liaj lipoj, maldikaj kaj iomete kunpremitaj,, estas kovritaj de densaj lipharoj regrimpantaj sur la vangoj; lia ronda mentono estas ankaŭ ombrita de multkolora barbo.

Iu malgranda belgrajno ornamas lian graspufetan kolon, ĉe la nuko".

"Fine, kiam li estas en la bano, ni povas vidi ke li havas blankan kaj malmulte harkovritan haŭton".

"Lia vivado estas trankvila kaj ordema. Sen havis fortikan sanon, dank' al sia granda sobreco, li sukcesis gardi ĝin bonstatan ekde sia naskiĝo. Li havas