Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

bronkojn tre facile iritiĝemaj : Tial, li ne havas la malbonan kutimon de la tabako. Li ne pli uzas da alkoholaĵoj, nek da kafo, nek da likvoro, nek da pura vino. Unuvorte, ĉio kio povus reagi sur la nervoza sistemo estas rigore forigita el sia higieno. La malforta biero, la akvo ruĝigita per vino estas la solaj trinkaĵoj kiujn li povas preni sen danĝero. Estas pro sia singardo ke li ŝuldas neniam esti konsultinta kuraciston ekde kiam li estas en la mondo".

"Lia gesto estas lerta, lia paŝado vigla, lia karaktro malkaŝema kaj komprenema. Li plie montras ĝisekstreman delikatecon, kaj ĝis nun, estas la timo malfeliĉigi virinon kiu hezitigis lin riski sin en la ligoj de edzeco".

Tia estis la noto produktita de TOrteto; sed tiom alloga kiom ĝi povus esti por ja iom-aĝa fraŭlino, la kunvivado planita nesukcesis. La instruisto do restis fraŭlo, kaj daŭrigis doni siajn lecionojn de dancado kaj sinteno.

Estis ĉirkaŭ tiu epoko ke li eniris, pro tiu titolo, en la hotelo de Vilhelmo V. Kolderupo; poste, la tempo helpanta, siaj lernantoj forlasantaj lin iom post iom, li fine enviciĝis kiel plia dentrado en la dungitaro de la riĉega domo.

Finfine, li estis bravulo, malgraŭ siaj ridindaĵoj. Oni korligiĝis al li. Li amis Godfredon, li amis Finan, kiuj cetere redonis tion al li. Tial li havis nur unu solan ambicion en la mondo : komuniki al ili ĉiujn delikatecojn de sia arto, fari de ili , koncerne la bonan sintenon, du kompletajn estulojn.

Nu, ĉu oni kredos tion ? estis li, la instruisto Torteto, kiun Vilhelmo V. Kolderupo elektis por esti la akompananto de sia nevo dum tiu ĉi planita vojaĝo. Jes ! li havis kelkan motivon kredi ke TOrteto estis ne iom kontribuinta instigi Godfredon al tiu manio por movado, por elfini perfektiĝi kurante tra la mondo. Vilhelmo V. Kolderupo do decidis kurigi ilin ambaŭ. Ekde la morgaŭo, la 16an de aprilo, li sciigis al la instruisto veni trovi sin en sia kabineto.

Iu peto de la nababo estis ordono por TOrteto. La instruisto forlasis sian ĉambron, provizita de ĉi tiu malgranda poŝviolono kiun ni nomas violoneton, por esti preta je ajna okazo; li supreniris la grandan ŝtuparon de la hotelo, la piedoj akademie metitaj, kiel decas al dancmajstro, frapis sur